La mono por Sankta Neredono
Laŭ oficiala komuniko de la ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, el 53 ĉefdelegitoj por la oficperiodo 2008-2010 nur unu ne estis elektita: tiu por Togolando, por kiu la propono de la landa asocio ne estis aprobita. La ofico nun vakas; la ĝisnuna ĉefdelegito estis c-ano Koffi Gbeglo.
UEA-Estraro kaj Kapitulo en Vilno
Estas konfirmita la renkonto inter la Estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj la Kapitulo de la Esperanta Civito, venontsemajne en Vilno okaze de la Tutmonda Ĵurnalista Kongreso organizita de Litova Esperanto-Asocio, prezidata de s-ro Povilas Jegorovas.
Honorigo al civitano Mladenov
La urba parlamento de Vraco ĵus decidis atribui al la unua Esperanta civitano en Bulgario, Bojĉo Mladenov, la Grandan Civitan Premion, pro lia esperantista agado. Dum kelkaj jardekoj li instruis nian lingvon en la gimnazio, fondis kaj gvidis la unuan en Bulgario lernejanan esperanto-societon “Verda Raketo”.
Nova etapo por la Esperanta PEN
La Asembleo de la Esperanta PEN-Centro en Vilno (29 majo 08) kunigos preskaŭ duonon de la membraro por pritrakti gravajn demandojn por la perspektivoj de la sola organizo de profesiaj verkistoj, redaktoroj kaj eldonistoj en la transnacia lingvo.
"La lingvo serena" Verko de la Jaro
Plebiscita rezulto favore al “La lingvo serena” de Baldur Ragnarsson (eldonis Edistudio), kiun pli ol 50% de la balotintoj elektis “La Verko de la Jaro 2007”.
Literatura konkurso Liro 2008
La revuo “La Ondo de Esperanto” denove invitas partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro, kiu proponas kvin branĉojn: 1) originala prozo; 2) originala poezio; 3) traduka poezio: Pjotr Vjazemskij “Druzjam” www.esperanto.org/Ondo/Liro08-3.htm 4) traduka prozo: Valerij Brjusov (el la rusa) ”Bemolj”
Jardeko da roterdamaj GaKoj
La 15an de majo 1998 aperis la unua Gazetara Komuniko (GaKo) de Universala Esperanto-Asocio, redaktata en esperanto sub la responso de la ĝenerala direktoro de UEA. En la asocio la jubilea etoso estas tiel granda, ke ankaŭ tion oni ĵus celebris, per intervjuo al s-ro Osmo Buller, fare de la skandalgazeto kiu ekde 2003 oficas interalie kiel lia voĉtubo.
Produktita la unua jubilea medalo
Estas jam produktita la unua el la tri medaloj aprobitaj de la Civita Parlamento, honore al la zamenhofa kaj literatura esperanto-jubileo 2009: temas pri arĝenta medalo kun la vizaĝo de Zamenhof profile, kaj la blazono de la Esperanta Civito reverse, laŭ dimensio egala al la svisa kvinfranka monero.
La sesa numero 2008 de "Heroldo"
La situacio inter Tibeto kaj Pekino okupas la atenton de la amasmediaj komunikiloj, ankaŭ en Esperantio, kiel atestas la unua paĝo de “Heroldo de Esperanto” n-ro 2121 (6:2008). Tamen ne nur la kalva kapo de Dalai-Lamao enkondukas al la nova numero: ankaŭ la blonda long-hara Nicole Kidman, bonvola ambasadorino de UNIFEM.
Forta raŭmisma alesto en Vilno
Kvindek personoj prelegos (sep el ili dufoje) okaze de la Tutmonda Kongreso de Ĵurnalismo en Vilno, 26-30 majo 2008. La aranĝon organizas Litova E-Asocio, kunlabore kun la ĵurnalista asocio.
La katolikoj ne plu financas Amnestion Internacian
La haltigo de la katolika financado al Amnestio Internacia estas “neevitebla”, pro la elekto favore al abortigo, fare de la homrajta defendorganizo. Tion anoncis kardinalo Renato Raffaele Martino, prezidanta la pontifikan konsilion Justo kaj Paco.