Ĉesinta la depona rajto por Biblioteko Hodler

HeKo 813 4-C, 1 jun 23

Laŭ direktivo Giordano, kvin bibliotekoj rajtas ricevi po unu ekzemplero de ĉiu nova eldonaĵo de aŭtoro havanta la esperantan civitanecon aŭ/kaj de establo aliĝinta al la Pakto. Tiuj bibliotekoj devas respekti kelkajn precizajn normojn. Unu el tiuj kvin ne plu ekzistas kaj tial forfalas el la listo: temas pri biblioteko “Hector Hodler”, aparteninta al Universala Esperanto-Asocio.

Reveno de la Danuba Esperanto-Rendevuo

HeKo 813 3-B, 31 maj 23

Konsultiĝo ene de Fajszi Amika Rondo kaj interkonsiliĝo kun la kongresa buroo de la Esperanta Civito ĵus kondukis al la unua formulado de projekto pri Danuba Esperanto-Rendevuo (DER) en Hungario dum majo 2024. DER okazis en la 1980aj kaj 1990aj en Vieno, Budapeŝto, Ŝvistovo kaj Belgrado, laŭ skemo de paralelaj studgrupoj je malsamaj lingvoniveloj kaj komuna distra programo.

La Esperanta PEN asembleos dum KEF 2023

HeKo 812 8-B, 27 maj 23

La ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro estas kunvokita al Ĉaŭdefono je la 27a de julio 2023, okaze de Kultura Esperanto-Festivalo. Tion decidis la Komitato de la Esperanta PEN, kiu kunsidis en Budapeŝto 24 majo 2023, en ĉeesto de la prezidanto (Julian Modest, rezidanta en la hungara ĉefurbo), de la vicprezidanto (Giorgio Silfer) kaj de du pliaj PEN-anoj.

Pri Ukrajno PEN vojas al prokrasto

HeKo 812 3-B, 18 maj 23

En tria kaj lasta tago de la PEN-konferenco la asembleo de la Pac-Komitato stumblis en ŝtrumpeto, kiel impertinenta junulino diris pri la tamen plej grava kaj lerta ŝamano. Temis pri Ukrajno, kaj la asembleon regis forta emociemo favore al ukrajnanoj, specife la reprezentantinoj de la ukraina literaturo.

Esperanto-propono dum ideopluvo en Bledo

HeKo 812 2-B, 17 maj 23

En dua tago de la internacia PEN-konferenco en Bledo la Pac-Komitato organizis ideopluvon, por enfokusigi la estontan aktivecon de la koncernataj aktivuloj. Nome de la Esperanta PEN c-ano Giorgio Silfer sendis skriban proponon.

“Estas por mi malfacile partopreni en seminario kun laborgrupoj, se ĝi ne estis preparita per telematika konsultado. Tial mi sendas proponon skribe.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.