PEN aplaŭdas intervenojn de esperanto-verkisto
Ekis hodiaŭ en Slovenio la 55a Renkonto de la Verkistoj por Paco, unu el la plej tradiciaj en PEN Internacia, siatempe kongreso de poezio kaj precipe okazo por renkonto de la inteligencioj el oriento kaj okcidento de Eŭropo. La esperanto-literaturo aperas tie ekde 1994, plej ofte reprezentata de c-ano Giorgio Silfer.