De centmilo da eŭroj al sesmilo da verkoj

HeKo 809 5-A, 3 apr 23

“Kun malaperanta membraro, Islanda Esperanto-Asocio vendis sian Skolavordustigur-proprieton kaj estas nun serĉanta hejmon por sia kolekto de ses mil esperanto-verkoj. La Nacia Biblioteko ne estas interesata, lasante sen solvo la demandon pri tiu ĉi unika arkivo” anoncis en novembro 2022 loka anglalingva gazeto. Ne estas konata la sorto de tiuj societaj biblioteko kaj hemeroteko.

Mortis la esperanto-poeto de la olda Sud-Afriko

HeKo 809 4-A, 2 apr 23

Lasta pretervivanto el la generacio de la Montevidea renesanco, konsiderata kiel la plej avangarda poeto en la unua eldono de la “Esperanta Antologio” de William Auld, mortis en Teksaso, 14 decembro 2022, jam 92-jara. Temas pri Edwin de Kock, sudafrika kaj usona (ekde 2000) instruisto kaj verkisto (angle, afrikanse, Esperante), adventista predikanto kaj misiisto, ekde 1955 esperantisto.

Lex Adiutoria: amendota pri intereskonfliktoj

HeKo 809 1-C, 30 mar 23

La Konsulo de la Esperanta Civito anoncis hodiaŭ leĝoproponon subskribitan unuavice de sen. Anna Bartek (Blanka grupo). Temas pri aldona amendo al Lex Adiutoria (pri la Civita stabo). Aprobante tiun leĝon en oktobro 2022, la Senato ne okupiĝis pri eventualaj intereskonfliktoj en la Esperanta Civito. Dum la staĝo por stabanoj en Bujumburo, februare 2023, okazis debato pri la temo.

Billy Waldon / Sequoyah reprocesota

HeKo 808 8-C, 27 mar 23

Laŭ komuniko de la novaĵagentejo Associated Press, “La Kalifornia Kortumo en januaro 2023 kasaciis la verdikton kontraŭ Billy Waldon (Sequoyah), esperantisto sidanta en la mortoalo de la prizono de San-Kvinteno, post kondamno en decembro 1991 pro la murdo de tri personoj en San-Diego, ses jarojn antaŭe.

Printempo preludas movojn en la Kapitulo kaj legacioj

HeKo 808 6-C, 23 mar 23

Diversaj movoj en la legacioj kaj en la Kapitulo mem okazos ekde ĉi tiu monato. Deĵorantoj alternos en diversaj domoj: c-inoj Bartek kaj Blanco alternos en la Esperanto-Domo de Svislando dum la printempo; c-ano Bukuru anstataŭos c-anon Shabani en la Tanganika Esperanto-Domo ekde majo; grava novaĵo koncernos la okcidentan legacion en Bruselo ekde junio; sen.

Ora BEL-jubileo kun nigra belgrajno

HeKo 808 3-A, 16 mar 23

“La 19a de marto 2023 markas la 50an datrevenon de la fondo de Bahaa Esperanto-Ligo. La starigon de BEL iniciatis grupeto de bahaanoj kolektiĝintaj ĉe la UK 1972 en Portland, Usono. Ili submetis tiucelan proponon al la Universala Domo de Justeco, la supera internacia gvidorgano de la Bahaa Kredo, kiu en marto 1973 donis sian oficialan aprobon.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.