Kia destino por Societo Kalocsay?
Morgaŭ matene en Budapeŝto kunvenos la (hungara) membraro de Amika Societo D-ro Kálmán Kalocsay, laŭ kunvoko de ĝiaj vicprezidantoj (d-ro Barnabás Batta, d-ro Balázs Wacha) kaj sekretario (d-ro Árpád Máthé). La asembleo decidos pri la sorto de la societo.