La sveda Esperanto-Domo rande al bankroto
La Esperanto-Domo en meza Svedio ne havas plu monrimedojn necesajn por pagi la fakturojn: ĝia unusola prizorganto, c-ano Lennart Svensson, atendas ke la kreditantoj postulos bankroton; pri tio li tenas informita la prezidantinon, s-inon Anna Ritmaki (kiu loĝas en Alando, insularo inter Svedio kaj Finnlando).