Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj
La Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj, kiu ekde 1981 estas celebrata spontane kaj ekde 1999 oficiale, laŭ UN-rezolucio 54/134, ne estas tre sentata en Esperantio: ŝajne nur en Svedio, okaze de studa tago organizita de la Esperanta Civito, oni memorigis ĉi tiun gravan daton.