Eksploda situacio en Togolando
La koalicio de la dek kvar opoziciaj partioj protestas tra manifestacioj perforte sufokataj en diversaj urboj de Togolando, unuavice Lomeo, la ĉefurbo. La registaro malpermesas pliajn manifestaciojn.
La dua numero de “Heroldo de Esperanto” eldonita de Lexus en Brazilo (pormomente disponebla nur rete) dediĉas artikolon al forta kritiko pri la strategio de Universala Esperanto-Asocio en Afriko.
Mardon la 24an de oktobro 2017 je la 18h15 ĉe la okcidenta legacio de la Esperanta Civito (strato Edinburgo 26, Bruselo) prof. Giorgio Silfer prelegos pri la zamenhofa respondo al la hebrea demando, kadre de la centa datreveno de la forpaso de Doktoro Esperanto.