Valle: la dua numero de Heroldo estas preparata

HeKo 656 9-B, 7 sep 17

Preskaŭ du monatojn post la lasta anonco de eldonejo Lexus pri la produktado de nur kvin numeroj de HdE en 2017 (po unu en monato inter aŭgusto kaj decembro, krom unu inter januaro kaj julio), Kultura Centro Esperantista skribis al Brazilo: “KCE daŭre atendas la stokon de la dua numero de HdE en 2017, por kiu ĝi mendis kaj pagis kolektivan abonon.

Pozitiva lernojaro en Institut Zamenhof

HeKo 655 7-B, 30 aug 17

Pli ol 450 gelernantoj vizitadis la privatan instituton Zamenhof en Lomeo dum 2016/17, laŭ statistiko ĵus komunikita de c-ano Koffi Gbeglo. Ili estis distribuitaj sur dek klasoj laŭ du niveloj: ses elementaj kaj kvar mezgradaj. La mezgradaj havas pli da aliĝoj, ĉar ĉiu klaso averaĝe superas 45 kaj eĉ 50 gelernantojn, dum la elementaj apenaŭ atingas 45, foje eĉ ne 35.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.