Komuniko pri elektoj em Kabindo
La registaro en ekzilo de la Kabinda Respubliko altiras solene la atenton de la internacia komunumo al la banaligo de la dramo de Kabindo.
La 28an de aŭgusto 1963 la baptista pastoro Martin Luther King eldiris sian plej faman paroladon: I have a dream (Mi havas revon). Antaŭ li, en Lincoln Memorial de Vaŝingtono — simbola ejo por la afrikusona komunumo — staris almenaŭ du cent kvin dek mil personoj.
Kultura Centro Esperantista eldonis sian 6an monatan informilon (aŭgusto 2017), sub la jam definitiva titolo “La eta heroldo de KCE”. En la ĉefartikolo ĝi memorigas la “raison d’être” (se paroli zamenhofeske, vidu lian “Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia”) de la “Heroldeto”.
Kvankam ĝi kongresas en Togolando, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ankoraŭ ne havas afrikanon en sia ĵus elektita estraro. La plej simpla klarigo estas, ke neniu afrikano kandidatis. Se tiel, la junaj afrikanoj ne brilus pro volontemo kaj sagaco. Cetere, la landa asocio mem de UEA (kies integra parto estas la togolanda TEJO-sekcio) praktike bojkotis ĉi tiun IJKon.