Zamenhofologia Tago en KCE
Civitano mag. Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, estos la ĉefa preleganto okaze de la Zamenhofologia Tago, dimanĉon 14 decembro 2008, 9h00-12h00 kaj 14h00-16h00.
Civitano mag. Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, estos la ĉefa preleganto okaze de la Zamenhofologia Tago, dimanĉon 14 decembro 2008, 9h00-12h00 kaj 14h00-16h00.
Festivalo Ex Border aŭ la kulturfesto de Goricio finiĝis hodiaŭ en tiu pitoreska kaj agrabla landlima urbo. Organizite de Alberto Princis, “Ex Border” estas unika renkontejo de artistoj, verkistoj, intelektuloj, politikistoj. Ĉi-jare ĝin karakterizis pesimisma filigrano, kongrue kun la internacia konjunkturo, laŭ la inspira temo “Karaj Kasandroj”.
Ekde la nova jaro la Civita banko proponos plian servon al siaj klientoj: regio de nemoveblaĵoj. Fakte kelkaj paktintaj establoj posedas aŭ posedos konstruojn. Mastrumi ilin ne estas facile, trans la ĉiutaga rutino: jen okazo por eluzi la subsiduecon de la Esperanta Civito.
La nigra jaro por Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ekis pasintaŭtune, kiam Unesko nuligis siajn oficialajn rilatojn kun ILEI, ŝajne pro manko de regula raportado.
Kongrue kun sia Uneskismo, Universala Esperanto-Asocio nuancigos la venontan Zamenhof-jubileon per kongresa temo dediĉita al la Internacia Jaro de Interpaciĝo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.
Civitanino Etel Zavadlav informas, ke ŝi rezignis pri kandidateco por la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ŝi mem klarigas: “Mia decido estas motivita de kelkaj seriozaj kialoj. Unuavice, mi ne akceptus la aŭtokratan kaj manipuleman personecon de fruntpersono de SAT, nome sinjoro Jakvo Schram, kiu traktas la asocion kiel sian propran posedon.
Densa literatura vespero ĉe la Portugala PEN-Centro en Lisbono, prezidata de Casimiro de Brito, poeto kies famo etendiĝas al Japanio. Lia kolego Giorgio Silfer prelegis hieraŭ pri la originala literaturo en esperanto, kun aparta fokuso al ĝiaj originoj.
Estas enpaĝigitaj la unuaj ok ĉapitroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, kunverkata de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kaj eldonota de LF-koop. Ili ampleksas la unuan periodon: 1887-1921.
En la ĉi-matena sesio de la ALTE-konferenco en Lisbono estis pritraktataj la diversaj rezultoj de la hieraŭaj laborgrupoj kaj la ĝenerala laboro de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo.
Esperanto estis ĉi-matene prezentita en la internacia ALTE-konferenco okazanta en Lisbono, fare de prof. Giorgio Silfer, delegito de Kultura Centro Esperantista, kadre de la laborgrupo pri lingvotestado por specifaj celoj, prezidata de la delegitino de Goethe Institut.
La Esperanta Civito reprezentas nian lingvon ĉi-semajne en Lisbono, per delegacio de Kultura Centro Esperantista, ĉe la internacia konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. Temas pri la ordinara jara konferenco, diferenca de la eksterordinara trijara kongreso (laste en Kembriĝo, aprilo 2008).
Suksesa partopreno de la esperanto-literaturo en la rakonta tago aranĝita hieraŭ en Neŭŝatelo, laŭ pli frua HeKomuniko. Inter la diversaj lingvoj, kaj pluraj ekstereŭropaj, la nia aperis per noveleto de István Nemere, el “Krokize de mia ĝardeno”, eldonita de LF-koop.