Legorondo en Bibliomonde diskutis pri HEL
“Historio de la esperanta literaturo” (HEL) estis la temo de la hieraŭa legorondo kiun Kultura Centro Esperantista organizas ĉiumonate en Neŭŝatelo. Fakte KCE larĝigas sian ĉeeston per regulaj aranĝoj ekster Ĉaŭdefono. Pormomente nur en la kantono, sed baldaŭ ankaŭ aliloke en Svislando.