Marie-France Conde Rey en la Esperanta Panteono
Hieraŭ, Tago de Ĉiuj Pioniroj, en Ĉaŭdefono per simpla ceremonio la urno kun la cindroj de c-ino Marie-France Conde Rey estis liverita al la Esperanta Panteono, konforme al Lex Bertilia.
Hieraŭ, Tago de Ĉiuj Pioniroj, en Ĉaŭdefono per simpla ceremonio la urno kun la cindroj de c-ino Marie-France Conde Rey estis liverita al la Esperanta Panteono, konforme al Lex Bertilia.
Dum renkontiĝo de la ALTE-membroj en Bad Homburg, ĉarma urbeto apud Frankfurto-ĉe-Majno, 10-12 de aprilo 2024, c-ano Alessio Giordano reprezentis esperanton nome de KCE (komisiita de la Esperanta Civito) en du laborgrupoj: tiu pri enmigrintoj (LAMI: Language Assessment for Migration and Integration) kaj tiu pri malpli testataj lingvoj (LWTL: Less Widely Tested Languages).
La aprila numero de “Heroldo de Esperanto” en 2024 akurate atingis la abonantaron alportante promenadon en kvar kontinentoj: mankas nur Azio el tiuj simbolizitaj en la Verda Stelo. El Afriko venis kontribuoj de c-anoj Kagina, Nunda kaj Sebuhoro, jen turisme, jen paremiologie, jen psikologie; plus raporteto pri lumoj kaj ombroj survoje al la Universala Kongreso en Aruŝo.
Dum la 6a Danuba Esperanto-Rendevuo, organizita de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto 18-20 majo 2024, la esperantistaro, kun bela partopreno de eksterlandanoj kun la esperanta civitaneco, omaĝos al preskaŭ forgesita eminentulo pri glotodidaktiko kaj planlingvistiko: d-ro Istvan Szerdahelyi.
Jam la trian fojon Kultura Centro Esperantista kaj Studenta Esperanta Ligo kunorganizas en Ĉaŭdefono festivalon, kiu arigas elstarajn artistojn el Eŭropo. Apud konstantaj gastoj, kiel Anjo Amika kaj la duo Kajto, ĉi-jare vervigos la eventon alia muzikisto: la juna pianisto Giorgio Di Nucci el Italio.
Koincide kun la printempo, la 328a numero de “Literatura Foiro” skandas la profundojn de la homa esprimo, esplorante temojn kiuj iras de historio al poezio, de muziko al teatro. Ĉiu kontribuo estas fenestro al mondoj diversaj, invito pripensi kaj aprezi la riĉecon de arto kaj penso en ĉiu kulturo.
LF-koop havas sian unuan honoran prezidanton, kiu estas la unua prezidinto en la historio de la kooperativo, siatempe eĉ Patrolestro: doktoro Tazio Carlevaro. La elekton fare de la hodiaŭa Asembleo akompanis la akcepto de nova trijara laborplano. Dum “Literatura Foiro” restas prioritata, fortan dinamismon ricevos aliaj sektoroj.
Stano Keable, aŭtenta londonano, kaj Lorena Bellotti, kiu pasigis en Londono grandan parton de sia vivo, estas la novaj prezidanto kaj vicprezidantino de Kultura Centro Esperantista, elektitaj hodiaŭ de la ordinara Asembleo. C-ano Keable estas denaskulo, same kiel siaj du fratoj. Ankaŭ la dua filo de sen. Bellotti havas la esperantan civitanecon.
La Esperanta PEN partoprenos en la internacia konferenco de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, kiu disvolviĝos en Laponio komence de junio 2024. Niaj delegitoj, gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, atingos Inari kaj restos en Finnlando ĝis la mezo de junio, vizitante gekonatojn en diversaj regionoj; la reveno al Svislando okazos per flugo el Stokholmo.
En la hieraŭa kunsido de la Kapitulo la Vickonsulo anoncis la reprenon de la delego pri informado ekde aprilo 2024, kiam c-ano Alessio Giordano aktivos por LF-koop kun buralista kontrakto; li do ne plu estos Kapitulano. Samtempe aldoniĝos la responso pri la Kongresa Buroo al la delegoj atribuitaj al la vickonsulino pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco.
Pasis pli ol du jaroj post la decido, aprobita de la ĉefa statuta instanco, vendi la domon de la Universala en Roterdamo, sed neniu aĉetas ĝin. La nemoveblaĵo estas proponata kontraŭ 1.490.000 eŭroj, tamen destinita nur por kontoroj: por instali loĝejojn necesus uzoŝanĝo, aprobenda de la magistrato.
Duonhora televizia intervjuo de Giorgio Silfer al William kaj Meta Auld, registrita en Milano 1998, estos eldonita kiel aparta lumdisko ĉi-jare, okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de la skota poeto. La teksto de la intervjuo, transskribata de Anna Bartek, aperos en la oktobra numero de “Literatura Foiro”, koincide kun la datreveno.