Nia lingvo en Santiago de Kampustelo
Kultura Centro Esperantista reprezentas, kiel kutime, nian lingvon en kunveno de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo: ekde hodiaŭ en la tritaga internacia konferenco de Santiago de Kampustelo (Galegio).
Kultura Centro Esperantista reprezentas, kiel kutime, nian lingvon en kunveno de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo: ekde hodiaŭ en la tritaga internacia konferenco de Santiago de Kampustelo (Galegio).
Esperanto alestas gravajn literaturistajn renkontojn dum ĉi tiuj tagoj en Barcelono, Katalunio: la ĝenerala asembleo de la reto de rifuĝurboj kaj la kunveno de la Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, ambaŭ kadre de PEN Internacia. Nian literaturon reprezentas la prezidanto de la Esperanta PEN, d-ino Perla Martinelli, kaj la delegito ĉe la Komitato, prof. Giorgio Silfer.
Scienca Instituto Zamenhof (agnoskita de la Esperanta Civito) komunikas la programon de la Simpozio pri Homaranismo, okazonta en Ĉaŭdefono 17-21 aŭgusto 2009, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista. Pliaj informoj estas peteblaj ankaŭ tra nia redakcio.
La partoprenantojn en la hodiaŭa asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanta la kulturcentron “La Kvinpetalo” en Bureso (Francio), surprizis la oficiala komuniko de la Komitato ke Suzanne Bourot ne plu membros en SYM.
La Asembleo de Feminisma Esperanta Movado, kunveninta ĉe la Esperanto-Domo en Svislando 13 aprilo 2009, kaj la ĵusa Komitatkunsido samloke konstatis kreskon de la asocio kvante kaj kvalite.
Ĉu ankaŭ en 2009 Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenos nur en unu balotkampanjo por la EU-Parlamento: tiu en Germanio? Fakte la franca sekcio de la partio estas decidanta pri la rezigno kandidatiĝi, laŭ propono de la plej influa gvidanto, s-ro Christian Garino.
Ok paktintoj estis reprezentitaj ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, 11 aprilo 2009, parte per oficialaj delegitoj parte per observantoj. Tial ke neniu el la observantoj komunikis negativan sintenon pri la unuopaj proponoj, nome de la respektiva establo, la Konsulo povas konfirmigi la decidojn per poŝto.
Havi kvar kardinalajn punktojn ene de kiuj libere moviĝi, nome havi komunan kompason sed individuajn vojojn. Tia estas la plej interesa rezulto de la ateliero pri beletra kreivo, okazanta en Ĉaŭdefono danke al la partnereco de Kultura Centro Esperantista kaj Feminisma Esperanta Movado.
Per la dediĉo de cenotafo je la nomo de Gaston Waringhien (1901[1916]-1991), kun la plena konsento de lia filino, hodiaŭ estis inaŭgurita la Esperanta Panteono, en salono L’Eplattenier, ĉe la urba kremaciejo en Ĉaŭdefono.
En la dua kunsido de la ĉi-jara sesio, ĉi-matene antaŭ la komenco de la ateliero pri beletra kreivo, la Senato balotis pri la rezolucio koncerne Palestinon, profunde debatita dum la unua kunsido.
La aktiveco kadre de PEN Internacia restas la ĉefa, sed ne la sola de la Esperanta PEN-Centro, por reprezenti nian literaturon en la ekstera mondo. Tial oftiĝos la partopreno en aliaj aranĝoj ol la renkontoj de PEN Internacia. Jen la esenca konkludo de la diskuto pri la raporto de la prezidanto, sen.
Daŭras la aktiveco de c-ano Gianni Conti (en 2001 kandidato en la Blanka listo por la Senato de la Esperanta Civito) por reklami esperanton okaze de la papaj bondeziroj, Paske kaj Kristnaske.