Togolandano bonvenigas la Vickonsulon al Burundio
Unu el la homoj, kiujn mi aprezas/admiras en mia Esperanto-vivo estas Giorgio SILFER. Li ege kritikas min regule kaj anstataŭ ofendiĝi kontraŭ li, mi trovas en liaj kritikoj multon por plibonigi mian laboron. Silfer neniam mensogas, sed ĉiam prezentas la veran vizaĝon de la aferoj. Li tre bone informiĝas antaŭ ol ion publikigi.