La Kapitulo kunsidos semajnfine
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos ĉi-semajnfine en la Esperanto-Domo de Svislando, sub la prezido de la Konsulo. Temas pri la unua el tri ordinaraj kunsidoj ĉi-jare. La dua okazos en Vilno fine de majo kaj la tria en Bruselo fine de julio.