Vendopaŭzo por la speso
Ekde 19 januaro 2026 ĝis nova komuniko fonduso Pro Esperanto ne vendas la Zamenhof-medalon, nome spesojn. La decido celas preventi spekulacion, pro la baldaŭa altigo de la valoro de la Civita monero.
Ekde 19 januaro 2026 ĝis nova komuniko fonduso Pro Esperanto ne vendas la Zamenhof-medalon, nome spesojn. La decido celas preventi spekulacion, pro la baldaŭa altigo de la valoro de la Civita monero.
Ne pasis monato post nia jarfina analizo kaj la mondo spektas kuriozan fenomenon: de Eŭropo al Latin-Ameriko, de Irano al Israelo, de Popola Ĉinio al Rusio, kaj eĉ interne de Usono mem, prezidento Trump spertas unuaniman malkonsenton pri siaj administraj kaj politikaj decidoj, danke al kiuj
Ĵaŭde kunsidis en la Helvetia E-Domo c-anoj Comincini, Giordano, Silfer, kun la telematika partopreno de c-ino Bellotti. La temo estis la plenumo de la reformita direktivo Mühlemann pri lingvotestado, ĵus aprobita de la Forumo en Pavio, al kiu aldoniĝis propra aplika reglamento.
Kunsidis vendrede en la Helvetia Esperanto-Domo c-anoj Comincini kaj Silfer, por taksi la staton de la komunikado de la Esperanta Civito kaj de la unuopaj establoj.
Sub la aŭspicio de la Esplora Instituto de Esperantologio, dum la venonta printempo c-ano Giacomo Comincini gvidos specialan kurson celantan profundigi la konojn pri la Civita normaro kaj ĝia teoria kaj filozofia fundamento.
Estas presata “Spite kaj sprite”, novelaro de Etel Zavadlav originale verkita en esperanto: ĝi arigas la relative ampleksan produktadon de ĉi tiu aŭtorino, edukita en la kroata en sia naskiĝurbo, sed kun diversfaceta vivo en pluraj eŭropaj landoj; la libron eldonas LF-koop.
La Formiketoj, kvinopa organiza teamo de la kvara NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (Malago, 9-13 oktobro 2026), difinis antaŭhieraŭ la ekskursan programon, pli densan ol kutime okazis en Katalunio, kie Esperanta Naturamikaro forte reduktas la investojn, favore al aliaj regionoj en Hispanio.
Kun ŝoko ni eksciis pri la fridsanga murdo en Mineapolo, fare de agento de la Federala Kontraŭenmigra Agentejo, de Renée Good, 37-jara patrino de tri infanoj.
La redakcio de Heroldo Komunikas ĝojas anonci kelkajn gravajn ŝanĝojn, kiuj faciligos la interagadon kun niaj legantoj kaj igos la disvastigon de nia enhavo pli moderna.
La prezidanto de la Packomitato de PEN Internacia, Germán Rojas, en ĵusa deklaro memorigas pri la intelektuloj enprizonigitaj de la diktatura reĝimo de prezidento Nicolás Maduro; samtempe li kondamnas la militan operacon ordonitan de la usona prezidento Donald Trump, ĉar kontraŭa al la principoj de internacia juro.
Hodiaŭ estus 93-jaraĝa c-ano David Buhlmann (1933[1953]-2025), kiu bedaŭrinde forpasis la 21an de novembro en Laŭzano: en sia longa fraŭla vivo li servis al Esperantio en pluraj oficoj, loke nacie transnacie; interalie kiel prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj de Kultura Centro Esperantista, krome komitatano de LF-koop, dum rekorda kvanto da mandatoj.
En 1985 la tiama Eŭropa Komunumo perdis duonon de sia surfaco, ĉar per referendumo la gronlandanoj decidis eliri, danke al klaŭzoj de aŭtonomio interna al Danlando; nun venis la momento transformi tiun aŭtonomion al sendependeco kaj samtempe plene membriĝi en Eŭropa Unio.