La kampanjo de civitano Izyumenko
C-ano Oleg Izyumenko el Rusio, nun loĝanta en Svedio, lanĉis kampanjon por enkonduki ĉe la usona retejo www.change.org la ideon, ke prezidento Barack Obama “enkonduku esperanton kiel fremdan lingvon en la lernejojn, helpe al la amerikanidoj sukcesi” en aliaj lingvoj.