Ekas la SAT-Kongreso en Bulgario
Hodiaŭ ekas la 81a SAT-Kongreso en Kazanlako, meze de la fama Roza Valo en Bulgario. Inter la anoncitaj 64 aliĝintoj pli ol la duono venas el nur du landoj: Francio kaj Serbio; minimuma la partopreno el la kongreslando mem.