Esperanta Civito

Asembleoj de KCE kaj LF-koop en 2010

Kiel tradicie, ankaŭ venontjare la Asembleo de Kultura Centro Esperantista okazos dum la lasta sabato de januaro (nome la 30an, matene) kaj la ĝenerala Asembleo de Kooperativo de Literatura Foiro dum la lasta sabato de februaro (nome la 27an, matene) ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.

Neniu tagordo antaŭvidas la renovigon de la gvidaj organoj: tio estis farita en 2009, kun trijaraj mandatoj ĝis la asembleoj pri la raportoj 2011, do en 2012. Sola escepto estas la elektoj por la Kultura Konsilio de KCE: konsulta organo, kies membroj ekde la venonta jaro devos posedi C-diplomon laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

La Asembleo de KCE decidos ankaŭ pri modifo en la lasta artikolo de la statuto, por ke, en kazo de malfondo de la asocio, la eventuala bonhavo estu destinita al publikutila institucio kun similaj celoj. Publikutila signifas ne imposteblan.

KCE havas tridekon da voĉrajtaj membroj, plejmulte (absoluta majoritato) rezidantaj en Svislando; LF-koop havas kvardekon, plimulte (relativa majoritato) rezidantaj en Svislando. KCE enkalkulas unu kolektivan apoganton (LF-koop, ekde 1995) kaj LF-koop enkalkulas tri kolektivajn membrojn (Itala Interlingvistika Centro ekde 1985, Kataluna Esperanto-Asocio ekde 1986 kaj Esperanta PEN-Centro ekde 1992).

KCE aktivas kiel konferencejo, feria altlernejo, gastejo kaj lingvotestada centralo; LF-koop estas eldonejo, produktanta precipe periodaĵojn. Ambaŭ establoj posedas nemoveblaĵojn, kies kadastra valoro estas proporcie 6 kontraŭ 1.

[HeKo 406 9-B, 17 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0374 s s 
  Total: 0.0508 s s