Esperanta Civito

Plibonigi sin mem, por plibonigi la mondon

HeKo: La prezidinto de UEA, d-ro Renato Corsetti, publike deklaris: "La [Esperanta] Civito ne vere havas ion por diri pri la maniero progresigi Esperanton favore al la neesperantista mondo." Ĉu la Konsulo ŝatus komentarii tiun aserton?

Konsulo: La raŭmismo radikas en la konvinko, ke progresigi esperanton favore al la esperanta popolo signifas progresigi ĝin ankaŭ favore al la neesperantista mondo, ĉar kaj nia diasporo kaj ĉiu popolo estas parto de la mondo. En tiu ĉi kunteksto, la kvalita kresko de la esperantistaro helpas al la progreso de la mondo. Komparu la diferencon: antaŭ jarcento inter la anarkiistoj la plej fama esperantisto nomiĝis Errico Malatesta -- hodiaŭ ŝajnas Jakvo Schram... Simple ne eblas "plibonigi la mondon", se oni ne komencas per la plibonigo de si mem.

En la specifa kazo de la kontribuo el la Esperanta Civito, pridubata de Renato Corsetti, li bonvolu (re)legi almenaŭ la festparoladon okaze de la jubileo de Amikejo.

[HeKo 427 9-C, 6 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0567 s s