Esperanta Civito

Por dronigi afrikanon, nomi lin rabia

La anonimulo kiu subskribas kiel Komitatano Z aperigis senprecedentan atakon el la UEA-medio kontraŭ c-ano Koffi Gbeglo, en la ĵusa numero de "La Ondo de Esperanto".

La artikolo, titolita "La perdita honoro de iu Gbeglo Koffi", klare montras sian celon: kiel en la romano "La perdita honoro de iu Katarino Blum" morale detrui la koncernaton. Verdire la ĉefverko de Heinrich Böll nur priskribas la misaventuron de la kompatinda protagonistino, dum Komitatano Z ne estas atestanto, sed juĝisto kaj eŝafodisto kontraŭ Koffi Gbeglo.

La artikolo entenas plurajn falsajn asertojn. Foje ili celas nur igi groteska la viktimon de Komitatano Z: "li iĝis estrarano de UEA nur por dormi en la kunsidoj de la ekzekutivo", ekzemple. Sed pli ofte ili celas priskribi c-anon Gbeglo kiel avideman aŭ profiteman: "la kvintesenco en la retaj litanioj de Koffi estas mono""dorlotita de UEA kiel la ĉefa afrikano, li abunde realigis la revon pri materia plibonfarto, kiun multaj afrikanoj flaras ĉe Esperanto". Kaj la pinto de la agreso kontraŭ la afrikano manifestiĝas en la (espereble ne petita) defendo pri eŭropano: "Koffi rifuzis submetiĝi al Osmo Buller, kies reputacion li jam kiel estrarano provis subfosi per asertoj pri fraŭdecaj agoj kaj seksaj perversaĵoj, kun la sola rezulto detrui sian propran reputacion." Nature, kiel fajna eŝafodisto Komitatano Z (se komitatano, do UEA-gvidanto) ne forgesis apogi korbon por la gilotinita kapo: "Post sia historia estraraniĝo la iama fieraĵo de UEA tiom marĝenigis sin per siaj aĉaj ĉikanaĵoj, ke lian nomon en analoj savos nur forgeso de ĉio, kio okazis poste."

C-ano Giorgio Silfer, kiu gastis ĉe c-ano Gbeglo, volonte atestas ke li vivas kun sia familio en tre modesta dometo, kie mankas fluanta akvo, kaj certe mankas ne nur klimatizado sed eĉ simpla ventolilo; la dometo mem situas en malriĉa periferia kvartalo de Lomeo. Do ĉiu akuzo pri materia plibonfarto per esperanto sonas kiel kalumnia fantaziaĵo. Kaj se li estis elektita nacia sekretario de la asocio de la privataj lernejoj en Togolando, certe tio ne estas merito de UEA-subvencioj!

Tamen almenaŭ artikolfine Komitatano Z strebas al iomete serioza analizo: "Postulante regon super sia helpmono UEA agas kiel ĉiu subvencianto, kiu disponigas sian monon por certaj celoj. Prave. Ankaŭ la mono verŝata al Afriko servu tion, kion la decidfarantoj de UEA juĝas utila al la monda movado." Kvankam ne estas tute klare pri kiu monda movado temas, bedaŭrinde evidentas ke Komitatano Z kaj liaj (ge)amikoj ne konsideras afrikanojn parto de la kategorio "decidfarantoj de UEA", eĉ se komitatanoj A: ĉu ili do estus nur duarangaj UEA-anoj, eĉ nur duarangaj homoj?

Kiam la Kapitulo de la Esperanta Civito aprobis la partoprenon en grava projekto en Burundio, ĝi konsentis ke la Projekta Konsilio konsistu nur el afrikanoj. Kial investi en Afriko, se oni ne fidas afrikanojn? Kaj en la Forumo la reprezentantoj de la paktintaj establoj en Afriko estas egalrajtaj "decidfarantoj" de la nova Esperantio, same kiel tiuj el aliaj kontinentoj.

La artikolo de Komitatano Z ne respektas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj. Nia redakcio esprimas plenan solidarecon al c-ano Gbeglo pro ĉi tiu rasisma atako de poltrona anonimulo.

[HeKo 428 3-A, 9 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0714 s s 
  Total: 0.0887 s s