Esperanta Civito

Estas trovita la unua afrika Bilek

Venis printempo kaj ni pensas pri Prago. "Trista kaj verve juna / kiel printemp' en Prago..." kantis poeto inspirita de Jaroslav Seifert. La Praga Printempo estis historia momento en la Sesdekoka, kiam tuta lando esperis streki novan vojon al socialismo ene de la sovetia bloko. Ĉio finiĝis per la interveno de moskvaj kaj najbaraj tankoj, post nur kelkaj monatoj. Antaŭ ol tiu tragika epilogo, la gvidantoj de la Praga Printempo, unuavice Alexander Dubĉek, estis submetataj al intensa premado, eĉ agresado, politika kaj psika. Elemento en tiu taktiko estis la valorigo de internaj kontraŭuloj, kiuj malkonsentis pri la nova kurso kaj plu fidelis al Moskvo. Preskaŭ ĉiam temis pri palaj figurantoj, el kiuj oni apenaŭ memoras unu nomon: Bilek.

Pri tiu Bilek ni subite memoris, legante leteron de Oliver Mazodze el Zimbabvo, kiun Mo... Roterdamo cirkuligas lasthore. La letero enhavas pezajn akuzojn kontraŭ c-ano Koffi Gbeglo kaj la klopodoj de pluraj aktivuloj starigi afrikan esperanto-organizon, inspiritan de la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo. Por resumi la leteron, sufiĉas ĝia lasta alineo, kiu sonas tre bilekeske: "Almenaŭ ni, en Zimbabvo, ne permesos, ke Gbeglo Koffi alifoje trompu la internacian Esperanto-komunumon, mensogante, ĉi-foje, ke ni, Afrikaj Esperantistoj, postulas sendependiĝon de la Afrika Esperanto-movado. Li mem tion postulas, pro privataj, propraj kialoj; sed la Afrika Esperanto-movado restas daŭre parto el la internacia, monda, universala Esperanto-movado, kaj ni certas, estas tia la starpunkto de multegaj, eĉ de la plejmulto el Esperantistoj tra la kontinento."

Eŭropanoj, ne UEA-anoj, povus halti ĉi tie per ŝultrolevo kaj rusa esprimo (Eto vaŝe delo),* kiu plaĉus al roterdamaj breĵnevoj: tiuj kiuj ne volas starigi monopolojn, nur apliki (en Liliputo) la teorion de la limigita suvereneco. Sed ni plenumu nian ĵurnalistan devon, aldonante kelkajn informojn pri s-ro Mazodze: informojn utilajn por kompreni lian sintenon, eventuale. 

Oliver Mazodze estas kvardek-kelkjara licenciulo pri edukaj sciencoj kaj magistro pri biologio; krome, diplomita Ĉe-metoda instruisto, kiu interalie instruis en la Aŭstralia Somera Lernejo, Adelajdo 2005. Post lia rehejmiĝo la situacio en Zimbabvo pli kaj pli malboniĝis, kaj mag. Mazodze petis helpon de aŭstraliaj esperantistoj, kiuj bonkore kaj samideanece subtenis lin dum la lastaj monatoj, sendante proksimume tri mil dolarojn al li kaj lia familio.

Fakte mag. Mazodze delonge klopodas elmigri, ne pro politika persekuto, sed pro ekonomiaj kialoj: li laboris en altlernejo, sed ne plu ricevis salajron, same kiel siaj gekolegoj. Helpe ankaŭ de esperantistoj li atingis provizoran restadon en Germanio (ĉe la Medicina Universitato en Hejdelbergo), sed en printempo 2009 estis devigata reveni, pro la vizolimo. Lia edzino Gracious ankaŭ estas diplomita kaj instruis en la unuaj klasoj de mezlernejo, ĝis ĝia fermo. Kun la du infanoj, baldaŭ adoleskaj, same kiel multaj zimbabvanoj ŝi iris al Sud-Afriko per 30-taga vizo por serĉi laboron, sed bedaŭrinde ŝi trovis nenion kaj revenis al Zimbabvo, kie la familio Mazodze vivas el la bonkoreco de transmaraj geamikoj.

En tia situacio, Oliver Mazodze trovis la tempon, la trankvilon kaj la monon por enretigi tutan Katilinan paroladon kontraŭ aliaj afrikanoj.

* Tio [estas] via afero. Tipe politika esprimo en la sovetia hierarkio, montranta cinikan indiferenton.

[HeKo 430 6-A, 24 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0583 s s