Esperanta Civito

La UEA-diarkio firmigas sian gvidadon

Sen surprizoj kaj laŭ sovetia metodo okazis la elektoj por la nova Estraro de Universala Esperanto-Asocio, hodiaŭ en Havano. Neniu protestis pro la elimino de kelkaj valoraj kandidatoj, fare de la elekta komisiono prezidata de Renato Corsetti; kies promeso, farita fine de majo, baldaŭ klarigi al la Komitato kial ekzemple Martin Schäffer kaj José Antonio Vergara ne meritas esti estraranoj, ne estas plenumita.

La Komitato simple ratifis la kandidatliston, aprobante ĉiun nomon per pli ol du trionoj de la voĉoj. Konsekvence d-ro Probal Dasgupta, kontraŭ kies reelekto skandalisma retgazeto lanĉis senprecedence akran kampanjon, prezidos la asocion dum plia mandato, ĝis 2013. Lia reelekto, kaj entute la ratifo de la kandidatlisto, firmigas la strategion de la akso Corsetti-Buller en la gvidado de UEA.

La estraro konsistas krome el ges-roj Loes Demmendaal, Maritza Gutierrez, Stefano Keller, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak, Amri Wandel. Unu el ili havas la esperantan civitanecon.

[HeKo 445 1-A, 17 jul 10]

Du legantoj demandas, kiel okazas la elektoj por la prezidanto de la Esperanta Civito.
La respondo situas en la Konstitucio (
artikolo 17) kaj en la koncerna leĝo (Lex Suffragatoria).
En la Esperanta Civito ne ekzistas diktatura "elektokomisiono", sed diversaj kandidatlistoj libere kaj demokratie formitaj, kuplitaj al konkurencaj programoj, konkuras por la Senato. La Konsulo kaj la Vickonsulo estas la kandidatoj 1 kaj 2 de la listo kiu gajnas en la baloto. La baloton partoprenas la tuta voĉrajta Civitanaro (almenaŭ 18-jaraĝaj homoj). La elektoj en la Esperanta Civito okazas laŭ demokratia proceduro.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0594 s s