Esperanta Civito

Pri la masklismo de Andreas Künzli

Ĉu en la venonta Jarlibro mi, FD de UEA, proponu, ke mi skribu kion mi frandis dum la bufedo en Palacio de la Revolución en 1990 en Havano kaj priskribu miajn sentojn (kiel vicprezidanto de TEJO) post la manpremo de Fidel Castro, aŭ ĉu mi rakontu pri la abunda seksumado dum TEJO-kongresoj kun diversaj bulgarinoj... kio eble kaŭzis, ke mi restis esperantisto... Tio estus nekompare pli interesa legaĵo.
(Andreas Künzli, 27 junio 2010) 

Iom da humuro ne damaĝas al tiu senhumura kaj pruda esperantista mondo. Krom tio mi ŝajne tuŝis alian vundan punkton -- nome la temon de la TEJO-kongresoj kiel "bordeloj"... Sed inter junularo tio estas normala afero. Cetere pluraj samideanoj gratulis al mi pro miaj sukcesoj kun bulgarinoj... Mi ja vere ŝatus legi kun plezuro, se iu bulgaro same sukcesis kun svisinoj.
 (Andreas Künzli, 7 julio 2010)

Nek gratuloj de viaj samideanoj, nek viaj beletraj preferoj ŝanĝas la fakton, ke via ĉu-ŝerco estis granda miso. Fakte la dua via komento estas ne malpli eksterloka kaj sentakta, ol la unua.
(Slavik Ivanov, 7 julio 2010)

Mi estas ŝokita! Neniam mi prezentis al mi ke en esperanta TTT-ejo povos tralegi ion, kies loko estas en plej malnoblaj forumoj.
Sinjoro Andreas Künzli,
La bulgaroj de Via speco en Bulgario nomas “laroj” гларуси – ĉiomanĝanta ŝtelema birdo, malagrable krieganta. Nur tiuj kompleksigitaj viraĉoj povos plezurigi Vin. La viroj (sensignife el kie) abomenas de tiuj personoj. Ja la vera estimanta sin viro neniam parolas publike pri siaj seksagoj (eĉ kun prostituitinoj). Mi ekmemoros Vian nomon por ignori ĝin antaŭe. Mi diris! Nun iros lavi siajn manojn.
Malestimante,
PS: Dankojn al Slavik kaj aliaj, kiuj reagis al tiu vulgara “humoro”!
(Vasil Konstantinov, 23 julio 2010)

Fakte la sendube sentakta komento de Andi estas malestima por svisinoj, ne por bulgarinoj! ;-)
P.S. Mi mem estis nek kor-, nek korpamikino de Andi - certe tio igas min anĝelo! :P
(Mariana Evlogieva, 23 julio 2010)

Unuafoje afiŝite en LibFol, reafiŝite laŭ peto de FEM-ano.

[HeKo 452 3-A, 29 aug 10]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0549 s s