Esperanta Civito

Cent beletraj tradukoj por niaj bibliotekoj

Kontaktite de angla esperantisto antaŭ tri monatoj por enketo pri "la plej legindaj libroj tradukitaj al esperanto", mi respondis sugestante kontakti Esperantan PEN-Centron. Mia respondo restis seneĥa -- cetere la enketanto invitis aliĝi al diskutgrupo, tamen ne indikante la adreson... Sed okaze de la kvara Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko estus interese listigi la tradukitajn beletraĵojn kiujn nepre enhavu ĉiu esperanto-biblioteko.

Mi startus per diferencigoj ĉu inter klasikuloj kaj modernuloj/nuntempuloj ĉu laŭ kontingentoj: unua deko, unua dudeko, unua kvindeko da titoloj.

En ambaŭ diferencigoj mi rekomendus la influon de la koncerna traduko al nia literatura kaj eĉ parola lingvo, kiel ĉefan selektan kriterion. Tio signifas ke la monda graveco de iu libro (ekzemple la Korano) ne signifas multon por la enlistigo de tiu verko; dum romano de mondliterature minora aŭtoro, kiel Boleslaw Prus, eventuale riĉigis nian lingvon pli ol la tradukaĵoj el manpleno da Nobel-laŭreatoj.

En la unua deko da influaj klasikaĵoj certe situas la du "Hamleto"-j (de Zamenhof kaj Newell), kun la atentigo ke la unua esperantigis Ŝekspiron, dum la dua ŝekspirigis esperanton; de Zamenhof mi aldonus la tradukon de la Malnova Testamento (esencan por la esperanta frazeologio) kaj la andersenajn "Fabeloj", dum mi prokrastus al la dua deko (aŭ eĉ poste) aliajn tri teatraĵojn: "La revizoro", "Ifigenio en Taŭrido", "La rabistoj".

Al "Hamleto", Andersen kaj la Biblio mi aldonus la tradukan ĉefverkon de Antoni Grabowski "Sinjoro Tadeo" (de Adam Mickiewicz) kaj tiujn de Kolomano Kalocsay: "La tragedio de l' homo" de Imre Madách (dua versio, 1966), "Infero" de Dante Alighieri. El la epopeoj enirus ankaŭ "Kalevala" tradukita de Leppäkoski. Danke al la kunlaboro de Kalocsay kaj Waringhien aldoniĝus du ĉefverkoj: "La floroj de l' malbono" de Charles Baudelaire kaj "Kantoj kaj romancoj" de Heinrich Heine. Pri la deka titolo mi cerbumus plu.

En la unua deko da influaj modernuloj indus la romano de Eliza Orszesko "Marta" per la traduko de Zamenhof, apud "La faraono" de Prus per la traduko de Kabe. Tria slavo, Borovsky, meritas enlistiĝi per "La bapto de Caro Vladimir" tradukita de Tomás Pumpr, dum mi prokrastus al alia kontingento la bravan soldaton Ŝvejkon de alia ĉeĥa aŭtoro, Jaroslav Haŝek (fare de Ŝtádler aŭ de Vána). [...]

(Perla Martinelli)

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 458 6-B, 22 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0544 s s