Esperanta Civito

Nervozeco en UEA pro legitima modifpropono

"Oni ĉesu kulpigi la elektoregularon kaj oni ne proponu modifi ĝin tiel, ke ĝi fariĝus esence tiu sama, pri kiu estis eĉ pli da malkontento ol pri la nuna regularo, kiu anstataŭis ĝin." Tiel Osmo Buller, ĝenerala direktoro (do dungito de la UEA-estraro) komencis publike draŝi proponon liveritan de du komitatanoj, Stefan MacGill kaj Amri Wandel (ĉi-lasta estas UEA-estrarano, do dunginto de Buller). Kaj plu diras Buller:

"Laste oni aplikis la antaŭan regularon en 1995 en Tampereo. En la revua artikolo pri tiu kunsido mi parolis pri procedura teatraĵo. La elektado minacis konduki al plena sakstrato, ĝis mi proponis ignori la regularon, apelaciante al la fakto, ke oni kunsidis en Finnlando, kie laŭ plurjarcenta tradicio oni ne aplikas leĝon en situacio, en kiu ĝi montriĝas stulta." Kaj tiel plu laŭ la sama tono la savinto de la asocio en Tam...pereo.

Simile acida (kaj same supereca) estas la publika repliko de la Ĝenerala Sekretario, Barbara Pietrzak: "Mi legis la proponon [MacGill-Wandel] kaj atendis iujn klarigojn. Venis neniuj. Nun la temo estas insiste relevita de Stefan kaj Amri. Mi ne povas ne reagi almenaŭ laŭ la formala vidpunkto, kiel Ĝenerala Sekretario."

"Efektive en la Komitato aŭdiĝis kritikaj rimarkoj pri la Elekta Komisiono. La Komitato, kion scias ĉiuj, estas la plej supera organo de UEA kaj ĝi kunsidis en Havano en pleno. Ĉiuj laborgrupoj de la kongreso, la prezidantoj de la subkomitataj kunsidoj devis esti akceptitaj de la Komitato. Nunjare estis establita speciala Strategia Komisiono, kiu plurfoje dum la kongresa semajno kunsidis. Laŭ sinpropono laboris en ĝi ankaŭ Stefan MacGill. Kompreneble la komisiono kaj ĝiaj membroj estis akceptitaj de la Komitato."

"Kiamaniere do kreiĝis duopa grupo laboranta pri modifo de la elekta regularo? Nek informo pri tio, nek la postulo pri speciala grupo laboranta pri modifo de la elekta regularo estis prezentita dum la plurhoraj komitataj debatoj. Tiu ideo ne aperis en la multaj kunsidoj de la Strategia Komisiono. La estraro ne ricevis tiun informon, ĝi ne atingis ankaŭ min. Kurioze la grupo konsistas -- eĉ se el UEA-membroj kaj komitatanoj -- sed samtempe el la prezidanto de ILEI kaj la apenaŭ elektita estrarano pri la scienca kaj faka agado. Tio estas kurioza, ĉar pro sia multjara sperto ili devus koni la normalan proceduron rilate modifojn en la regularoj kaj fari sian proponon al la estraro, aŭ pli ĝuste dirite en la estraro, kie unu estas membro kaj la alia observanto. Mi esperas legi klarigojn."

Nervoza, kvankam sinretena, estas ankaŭ la publika komentario de la homo kiu decidis pri la konsisto de la nuna UEA-estraro, nome la prezidanto de la Elekta Komisiono, Renato Corsetti: "Kiam temas pri la Elekta Komisiono, la propono de Amri estos debatata interne de la Komisiono mem, kaj la rezultoj de la debato estos transdonataj al la estraro por interkonsenti pri propono al la komitato en Kopenhago. Kompreneble la rezultoj de ĉi tiu procedo povus ankaŭ­ esti propono ne ŝanĝi la regularon."

Laŭdinde trankvila la publika respondo de Amri Wandel:  "Ni volonte klarigus, sed venis neniuj demandoj, publikaj aŭ privataj, pri la propono. Pluraj komitatanoj ja reagis, sed nur subtene kaj aprobe. Mi bonvenigas vian reagon, kiun mi jam antaŭe petis private. Ĝuste tiuj kritikoj [en la Komitato en Havano] estis la fono antaŭ la iniciato de du komitatanoj, kiuj fine [nur fine] de la UK en Havano kunverkis proponon de modifo de la elekta regularo. La iniciato estis prezentita al Renato kiel [ĉef]membro de la Elekta Komisiono."

"Unu monaton post la fino de la UK, pro la ĉi-tema diskuto en la komitata listo, la iniciato estis menciita ankaŭ ĉi-liste. La proceduro por proponi modifon en la elekta regularo estas per la Elekta Komisiono kaj la Ĝenerala Sekretario. Ambaŭ estis informitaj -- la unua fine de la UK en Havano kaj la dua unu monaton poste. Tio neniel estas tro malfrue, se konsideri ke temas pri propono por Kopenhago. Ke ankaŭ la Komitato estis informita pri tiu iniciato ne kontraŭas ajnan proceduron."

Kion proponis MacGill kaj Wandel, por tiel tikli la du ĝeneralajn? Ak. Wandel mem klarigas: "La nuna propono ne estas reiro al la elekto-metodo de antaŭ 1995, sed kompromiso inter la nuna kaj la antaŭa, en la senco ke ja estas elekta komisiono kiu rajtas fari rekomendon de teamo, sed samtempe la Komitato restas la fina decidanto kaj povas voĉdoni ankaŭ por validaj kandidatoj kiujn la EK ne inkludis en sia listo. Ni kreditu la komitatanojn kun sufiĉe da kompreno kaj movada inteligenteco por povi mem juĝi la rekomendon de la EK kaj distingi inter populareco kaj kvalifikoj de kandidatoj."

Bondeziron al ĉiu, kiu kredas ke diktaturoj estas modifeblaj elinterne sen la kolapso de la reĝimo.

[HeKo 460 4-A, 15 nov 10] 









Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0556 s s