Esperanta Civito

Corsetti agnoskas fiaskon, ne respondecon

En amara konfeso ĵus aperinta en "La Ondo de Esperanto", d-ro Renato Corsetti agnoskas la krizon de la finvenkismo, kaj specife de Universala Esperanto-Asocio. Per tiu deklaro li aspektas intelekte pli honesta ol la nuna gvidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu eĉ ne agnoskas la staton de agonio ĉe SAT; sed temas pri nur duona honesteco ĉar, same kiel Jakvo Schram, Corsetti ne agnoskas sian respondecon kaj specife siajn erarojn.

Finvenkisma vestalo (al kies virgeco neniu tamen kredas...), Renato Corsetti (kun)responsas pri multaj el la nunaj problemoj de UEA, el kiuj li reliefigas nur la membrofalon, nome la ĉefan simptomon de la malsano, sed ne la malsanon mem.

Kiel la tuta generacio de Tyreso, Corsetti responsas pro la manko de adekvata strategio post la falo de la Berlina Muro. Ili responsas pri la dialoga malkapablo kun la raŭmistoj, kiuj ekde 1986 iras laŭ propra vojo, sekve de la polaj eventoj. Specife Corsetti neniam komprenis la raŭmismon, kaj partoprenis unuavice en la disvastigo de la kalumnio, laŭ kiu raŭmistoj ne okupiĝas pri la disvastigo de esperanto, sed volas nur amuziĝi en kongresoj.

De dudeko da jaroj, kaj precipe ekde 1998 (kiam li estraraniĝis en Montpeliero), Corsetti (kun)responsas pri la rilatoj inter la statuta gvidantaro kaj la burokrata aparato. Li ne kapablis eviti la krizon de 2001, kiam ĉiuj eksiĝis pro lia prezidantiĝo, kaj li ne kapablis profiti el tiu krizo, por renovigi la Centran Oficejon kaj doni al ĝi alian vizaĝon. Tute male, li revenigis sian ĉefan kritikanton, por tiel senprajmigi la torpedojn kiujn la interna opozicio dissemadis sur lia (senraŭta) navigado.

Renato Corsetti responsas pri la krizo de la rilatoj inter UEA kaj Afriko. Sincera afrikanisto, li tamen ne plu komprenas afrikanojn, malgraŭ klarigoj de Hans Bakker.

Corsetti nenion faris por malsovetigi la elektosistemon en la asocio, male li insistas por konservi ĝin. En tio la sola pozitiva eco (sed negativa por la asocio) estas lia rekonverĝo kun Osmo Buller, kiu en 2001 terure kritikis lin, eĉ trans la limo de la persona insulto, en publika letero aperinta interalie en "Heroldo de Esperanto" (tiama ĉefredaktoro: Stano Marĉek).

El politika vidpunkto, Corsetti karakterizis la asocion per pekinisma drivo. Kio, kombine kun la elektosistemo kaj la manko de interna demokratio, plus la sistema cenzuro en la organo redaktata de Stano Marĉek (ekzemple kontraŭ afrikanoj), faras el UEA la lastan sovetan respubliketon en Eŭropo.

Kiel ĉiu esperantisto batalanta por defendi povostrukturon, Corsetti donis al sia aktiveco ankaŭ lingvan faceton, laŭ kiu "mobilizi la amasojn". Per la bonlingvismo li kunkreis plian terenon de diverĝo ene de Esperantio kiu jam ne plu volas esti nur Esperantujo.

Legante liajn proponojn en "La Ondo de Esperanto", oni alvenas al la konkludo ke aŭ la asocio estos sen Corsetti aŭ ĝi ne estos entute. Tria vojo eblus nur se li havus fraton, sed ankaŭ tio ne solvus la problemon -- nur longigus la agonion.

La supra ne estas atako "ad personam": tian faris Buller en 2001, ekzemple. La problemo estas pli vasta. En la lasta jaro de sia vivo, Benito Mussolini havis la iluzion, ke la faŝista partio povos plu ekzisti post la milito, kontribuante al la rekonstruo de Italio, eventuale reenirante la sulkon de la itala socialismo. Surbaze de tiu iluzio, la Mussolini-respubliko marĉandis sekrete kun partizanoj kaj interligitoj, je granda bedaŭro de la ekstremistoj kiel Pavolini (lia partiestro), kiuj kohereme volis nur pafi al ĉiuj. La afero finiĝis kiel ĝi finiĝis. Corsetti ne vartu la saman iluzion de Mussolini, kaj Buller ne pavolinu: estus vane. La finvenkismo estas ĉe sia sunsubiro, kaj ne konos novan tagon.

[HeKo 462 2-A, 1 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0742 s s 
  Total: 0.0894 s s