Esperanta Civito

Lomeo ne decidu por Buĵumburo

Estimataj,

Mi havas grandan honoron esprimi la malkontentecon de la Komitatanoj de SIPU, pri kio Gbeglo Koffi diskonigis en "Konsciu 54". Estas bedaŭrinde ke c-ano Gbeglo neniam venis en Burundion por konstati kiel SIPU estas.

Hodiaŭ SIPU atingas multajn progresojn dank' al la Pakto. Tial la komitatanoj de SIPU miras, ke hodiaŭ [laŭ "Konsciu 54"] SIPU ne estus plu la aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. SIPU neniam petis oficiale al la Esperanta Civito aŭ deklaris sian eksiĝon. Kaj neniam la Esperanta Civito deklaris oficiale la eksigon de SIPU. Ni ne scias kie c-ano Gbeglo trovis tiun malbonan informon, kiu celas maltrankviligi kaj detrui nin. Plie mi ne komprenas la intereson kaj la intencon kiujn c-ano Gbeglo havas aŭ havos, se foje SIPU estus eksigita kaj malaperus.

Karega Konsulo kaj estimata Gecivitanoj: imagu vin kiom da penoj kaj klopodoj la Esperanta Civito kaj SIPU jam faris por savi la situacion, kiam c-ano Gbeglo havis problemon kun Renato Corsetti, pro kiu la tuta Afriko suferis. Nun la disvastigo kaj la progreso de esperanto estas tre bona en Burundio kaj la esperanta Afriko estas preskaŭ trankvila. Ni kredas, ke pormomente ne estas la bona okazo por detrui en unu tago kiojn ni jam malfacile konstruis dum ses jaroj. Vere kaj sincere tiu ago estus sovaĝa, malklera kaj malsaĝa por SIPU, la Esperanta Civito kaj por ni ĉiuj Civitanoj en la mondo.

Karega Konsulo kaj Estimataj Gecivitanoj: vi bone scias, ke detrui estas pli facile ol konstrui, ni demandas nin kial c-ano Gbeglo elektis tiun solvon, eble li povus havi pravon, sed la tempo instruos bone lin. Ke ni ne detruu tion kion ni faris delonge. Ni devas kompreni, ke detrui estas la malbona solvo kaj idiota solvo, estas la lasta solvo kiun oni povas preni kiam aliaj solvoj ne plu estas. Vere ĝi estas negativa solvo.

SIPU estas kaj restas establo de Esperanta Civito. La Konsulo kaj la Vic-Konsulino jam vizitis SIPU kaj konstatis persone la progreson kaj la paŝon de SIPU en la disvastigo de la Esperanto en Burundio. Ĉu hodiau Konsulo kaj Vic-konsulino povas proponi la eksigon de SIPU? Ni kredas ke tute ne. Ĉar laŭ siaj ambaŭ raportoj, ili ŝatas la agadojn de SIPU kvankam problemoj ne mankas. Tio estas atestata per la projekto "Amahoro", kiun Fondumo Pro Esperanto helpas plenumi por la bono de Esperanto en Burundio kaj en la mondo. Kial tiu grava demando aperis aŭ aperas kiam la Konsulo preparadas veni al Burundio por komenci la konstruon de la Burgo?

Ĉu c-ano Gbeglo multe deziras, ke ni reiru en la epokon kiam li havis problemojn kun Renato Corsetti? Ĉu c-ano Gbeglo forgesis kiom ni ĉiuj afrikaj esperantistoj suferis? Feliĉe, la Esperanta Civito savis la situacion.

Karega Konsulo kaj distingitaj Gecivitanoj: ne cedu al tiu malbona ideo kaj intenco, restu kune por la bono de la Esperanta Civito, ĉar se ne, ni faladas kun nenia helpo en profundan absimon pro nia manko de atenteco kaj pro ies ruiniga ideo.

Bonvolu akcepti, karega Konsulo kaj estimataj Gecivitanoj, la esprimon de miaj sinceraj sentoj.

Libère Mudende,
delegito de SIPU ĉe la Forumo
el Buĵumburo, Burundio

[HeKo 463 8-B, 14 dec 10]

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Kion vi ĵus aperigis, tio estas ege instrua. Ĝi montras tion kion homoj pensas interne. Estas granda ĝojo por mi, ke tion mi povis legi.
Mi koran dankas s-ron Libère Mudende pro ties asertoj. Lin mi ĉiam konsideras amiko kaj kunlaboranto por la movado en Afriko. Kion li faru, tio estas, ke li bone atentu la kunlaboradojn por iam ne bedaŭri. En KONSCIU 54 nenie estas mencio, ke SIPU retiriĝas de la Esperanta Civito. Kie s-ro Libère legis tion? Estus bone, ke s-ro Libère montru al mi, kiu parto de KONSCIU 54 mencias tion.
Mi tute ne ofendiĝas pri la asertoj kaj opinioj en HeKo kaj pluatentigas afrikajn esperantistojn pri kunlaboradoj. TIETo tute retiriĝas de la Pakto, sed TIETo-anoj kiel ankaŭ mi pluestas civitanoj.
Mi pensas, ke s-ro Libère komprenos tion kion mi esprimas tie ĉi. Li estas unu el la veraj aktivuloj nunaj en Afriko, kaj mi tute ne volas, ke lia valora agado iam neniiĝu. Tial li estas invitita bone analizi la esprimojn en diversaj periodaĵoj por orientiĝi.
Pluiras la kunlaborado inter SIPU kaj TIETo por la bono de Esperanto en Afriko.

Noto de la redakcio:
La tuta ĉapitro 2 de KONSCIU 54 sonas kiel antaŭanonco pri la eksiĝo de SIPU el la Pakto. Des pli sen en dedukta rilato kun la preamblo.
Ĉiukaze, se temis pri miskompreno, nun la redaktinto de KONSCIU (kon)scias sen ombro de dubo, kion opinias SIPU.
Cetere, neniu establo en Afriko eksiĝis el la Pakto ĝis hodiaŭ: nur unu (TIETo) liveris la necesajn dokumentojn kaj atendas la verdikton de la Kortumo, certe tre baldaŭan. Aliaj du certe ne pensas pri eksiĝo. Kvara (EFEN) ĝis nun liveris neniun dokumenton por aktivigi la proceduron.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0190 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0653 s s