Esperanta Civito

Pozitive kaj negative en 2010

Sen. Giorgio Silfer estis demandita de "La Ondo de Esperanto" pri la plej pozitivaj kaj plej negativaj eventoj en Esperantio dum 2010. Li estas unu el la tre malmultaj kiuj ne parolis specife pri si mem aŭ pri asocio kiun li direktas. Li estis ankaŭ la sola kiu okupiĝis pri esperanto kiel beletra lingvo. Jen lia respondo:

En 2010 sendube pozitiva estis la disvastiĝo de esperanto kiel rekvizito, aŭ eĉ parolata lingvo, en teatro (Finnlando kaj Usono), en muzikaj prezentoj (du malsamaj en Svislando) kaj en kino (Turkio, Usono kaj aliloke). Ĉiuj tiuj utiligoj okazis preskaŭ ĉiam sendepende de esperantistoj, laŭ iniciatoj de gaĝaj komponistoj, verkistoj, reĝisoroj.

En literaturaj medioj, male, la prestiĝo de nia lingvo kiel arta perilo kreskis danke al la aktiva ĉeesto de verkistoj niaj en PEN Internacia, kies prestiĝo mem firmiĝis danke al du Nobel-laŭreatoj, niaj kolegoj Vargas Llosa kaj Liu Xiaobo.

Negativa estas la nov-antisemita kampanjo de Yves Bellefeuille kaj Jorge Camacho (precipe), kiuj tamen trovis panon por siaj dentoj en personoj kapablaj pacience kaj argumente malmunti iliajn tezojn kaj ilin entute. Oni rimarku, ke tiuj personoj estas nek israelanoj nek hebreoj. Do fine estas pozitive, ke disvastiĝas la konscio pri la ekzisto de nov-antisemitismo en (antiraŭmismaj) esperanto-medioj, kaj ke ne nur raŭmistoj kapablas reagi al tio.

Negativaj estas la krizoj krevintaj dum UK en Kubo: manko de demokratio en UEA, la kazo Stano Marĉek, krizo en la rilatoj kun afrikanoj… kaj tamen kun pozitiva sekvo, ĉar formiĝis konscio en parto de la UEA-anaro pri tiaj problemoj: ĝuste ĉe tiuj, kiuj ankoraŭ esperas en la ebleco ŝanĝi elinterne tiun asocion.

[HeKo 468 4-A, 21 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0575 s s