Esperanta Civito

Frata repliko en Togolando

C-ano Adjévi Adjé plendis publike ke "malhelpoj ankaŭ montriĝis kaj ni ne komprenis kial neniu el la Esperanto-Klubo Unuiĝo de Verdaj Amikoj (UVA)  estas en la renovigitaj gvidorganoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kvankam kelkaj bone kandidatiĝis kaj provis siajn kapablojn dum antaŭaj jaroj labori por la asocio." Antiraŭmisto legis tion en diskutlisto kontrolata de Renato Corsetti kaj poste protestis kontraŭ supozata diktaturo de c-ano Gbeglo en la landa asocio.

Koffi Gbeglo publike replikis al Adjévi Adjé: "Vi ja scias, kial precize vi ne povis eniri la estraron de UTE. Vi estas la sola UVA-ano kiu aperis en la 18a TEK kaj kiu kandidatis por la posteno de prezidanto. Vi povis memori kion vi semis dum al kongreso, ĉu tiel kondutu homgvidanto? Certe ĝis nun vi bedaŭris nenion el tio kion vi faris. Vidu, ke eĉ por komitatano A [de UTE] vi preskaŭ tute ne povis diri nomon de klubano. Ĉu do iu malhelpis klubanojn esti en la gvidorganoj de UTE?"

C-ano Koffi Doumegnon, frato de Gbeglo, ĉiam publike aldonis: "Adjévi, estas tempo ke ni honeste, harmonie, sincere, malfalse... agadu por la bona disvolviĝo de nia E-movado en Togolando. Ĉu vi mem konscias, ke en via raporto estas multaj malveraĵoj? Mi ne komprenas kial ĝis nun vi ne volas rekoni vian eraron. Mi reagas, ĉar mi estis ano de la elekta komisiono dum la 18a TEK kaj la komisiono taskis al si kontakti vin por klarigi al vi kial via kandidatiĝo ne estis akceptita, kaj ĉion vi scias. Kiu alia ano de la klubo UVA kandidatiĝis por la ĵus renovigitaj gvidorganoj de UTE? Neniu krom vi. Kial ĉiam semi konfuzon en la kapojn de la homoj?"

Efektive multaj gvidantoj de UTE estas instruistoj aŭ lernintoj ĉe Institut Zamenhof, aŭ striktaj familianoj de c-ano Gbeglo mem. C-ano Adjé estis escepto tiurilate: nek instruisto nek lerninto nek strikta familiano.

[HeKo 469 3-A, 30 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0596 s s