Esperanta Civito

La UEA-redaktoro havos malpli da libero

La ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, s-ino Barbara Pietrzak, diskonigis al la ĉefa instanco de la Asocio la proponon de "Gvidlinioj pri la revuo Esperanto".

La dokumento montras bildon tre memreferencan. Interalie, oni legas tre kuriozan koncepton pri ĵurnalisma etiko: "La revuo devas eviti materialon, kiu povus esti konsiderata antaŭjuĝa, aŭ kiu povus ofendi membrojn de UEA en difinita lando aŭ de difinita nacio pro alia politika aŭ religia opinio." Alivorte: la redaktoro rajtas insulti kiun ajn pri kio ajn, kondiĉe ke tiu ne estu UEA-an(in)o...

Kompare kun la ĝisnuna praktiko, la dokumento montras pli akran regemon. Kun elreviĝo komitatano Renato Corsetti ĵus konstatis ke "ĝi provas diri al la redaktoro, ke estas ni, kiuj estras" dum la ĝisnunaj gvidlinioj "iom pli substrekis la liberecon de la redaktoro, sed esence ili estas tre similaj".

Efektive la regemo ne klare difinas la hierarkion. "La redaktoro estas kontrakta laboranto de UEA. En tiu rolo li/ŝi repondecas al la Ĝenerala Direktoro. En la rolo kiel redaktoro li/ŝi respondecas al la Estraro": ĉu tio signifas ke li prenas ordonojn de la politika gvidantaro aŭ de la burokrata aparato? Laŭ posta precizigo, ŝajnas ke de la Estraro: "La Prezidanto, eventuale aliaj komisiitaj personoj nomataj de la Estraro, ricevas almenaŭ unu tagon antaŭ la reta publikigo kopion de ĉiu unuopa numero. La reta publikigo okazu almenaŭ du tagojn antaŭ la livero de la numero al la presejo", do la imprimaturo dependus de la prezidanto, kiu tamen havus tro malmulte da tempo por cenzure tralegi la tekston.

Aliflanke, plia klaŭzo diktas: "La Ĝenerala Direktoro aŭ la Prezidanto rajtas provizore haltigi publikigon, kiun ili opinias morale damaĝa al la Asocio, aŭ kiu povus esti kaŭzo por jura proceso. Tiu decido sekve devas esti submetita al la tuta Estraro por konfirmo, kune kun la eventuale kontraŭa opinio de la redaktoro". Tio signifus, ke la ĉefburokrato estas same grava kiel la ĉefestrarano. 

"Kontraŭdiroj kaj fritita aero" komentariis UEA-aktivulo, kiu deziras gardi la anonimecon.

[HeKo 473 8-A, 16 mar 11]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0588 s s