Esperanta PEN renovigos sian organigramon
Dum sia ordinara Asembleo, okazonta en Milano 3 junio 2011, Esperanta PEN-Centro renovigos ĉiujn oficojn de la asocio. Por du el ili ne necesas la membreco en PEN. Jen la nuna organigramo, fine de la mandato 2008-11.
Komitato: sen. Perla Martinelli, prezidanto; c-ano György Nanovfszky, vicprezidanto; sen. Ljubomir Trifonchovski, sekretario-kasisto. La posteno de sekretario-kasisto estas atribuebla ankau al ne PEN-ano.
Revizoroj: c-ano Georgi Mihalkov kaj s-ro Venelin Mitev.
Delegitoj:
Mondkongresa Asembleo - nomumitaj de jaro al jaro; ĉi-jare estas proponitaj c-anoj Zlatoje Martinov kaj György Nanofvszky.
Verkista Pac-Komitato - c-ano György Nanovfszky; Komitato pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto - sen. Giorgio Silfer; Verkistina Komitato - sen. Marie-France Conde Rey.
Nunaj delegitoj ĉe la Forumo de la Esperanta Civito: c-anoj István Nemere kaj Christian Declerck. Laŭ la Foruma reglamento, paktintan establon rajtas reprezenti kiu ajn civitan(in)o: ne necesas esti PEN-ano.
[HeKo 481 8-B, 17 maj 11]