Esperanta Civito

Tagordoj de la parlamenta sesio 2011

La proponoj de leĝo pri la tempobanko kaj de direktivo pri la sciencaj institutoj estas en la tagordoj de la Senato, respektive de la Forumo, dum la parlamenta sesio en Milano, 3 junio 2011.

La du proponoj havas la saman juran signifon (simple la Senato aprobas leĝojn kaj la Forumo direktivojn), sed la unua engaĝas individuojn, dum la dua koncernas la evoluon de la konsorcio -- konsekvence ĝi engaĝas kaj la individuojn kaj la establojn.

La Senata sesio komenciĝos per la agnosko pri la Esperanta Civito kiel subjekto de internacia juro, fare de la Kabinda Respubliko, kaj la konsekvenca interŝanĝo de akreditivoj: tio estas submetata al la aprobo de la Senato. Ĉeestos kiel ŝatata gasto la Kanceliero (ĉefministro) de la Kabinda Respubliko, d-ro Joël Batila.

La Forumo ankaŭ elektos la Kortumon por la jarduo 2012-2013. Ĉiuj membroj de la arbitracia instanco rekandidatiĝas, kvankam unu el ili (c-ano Andrés Martín) preferas esti vickortumano, kaj ne kortumano.

Ne estas ricevitaj pormomente proponoj de rezolucio aŭ rekomendo, ankaŭ interpelacioj kaj interogacioj.

La Konsulo festparolados pri la unua jardeko de la Konstitucio vendredon vespere, ĉe Milana Esperanto-Klubo.

[HeKo 482 3-C, 22 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1903 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0631 s s 
  Total: 0.2535 s s