Esperanta Civito

Malaperis fragmento de la iama Sovetio


Hieraŭ forpasis en Moskvo unu el la lastaj science rimarkindaj figuroj de la sovetia epoko en la rusa Esperantio, Magomet Izmajloviĉ Isajev (1928[1956]-2011).

Doktoro pri filologio, akademiano de la Rusa Akademio de Natursciencoj, Isajev estis grava fakulo pri iranaj lingvoj (precipe pri la oseta), socilingvistiko kaj interlingvistiko.

Li esperantiĝis en la jaroj de la degelo, kaj fariĝis prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj ĉe Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando (1971-1979) kaj de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, 1979-1989). En 1981 li verkis la sciencan studon “Язык эсперанто” (La lingvo Esperanto) kaj en 1984 kunaŭtoris lernolibron de Esperanto (kun Z. Semjonova).

Magomet Izmajloviĉ Isajev prezidis la dojenan konsilantaron de la oseta komunumo en Moskvo. Li estos entombigita en la Aleo de Gloro en Vladikavkaz, la ĉefurbo de Norda Osetio.

Lia rolo en nia historio restas analizinda. Sendube, pro sia klerula pozicio, li helpis al la firmigo de nia lingva komunumo en la tiama socio. Aliflanke, laŭ atesto de Jerzy Leyk, Isajev certe ne estis homo de glasnosto kaj perestrojko.

[HeKo 486 2-A, 21 jun 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0116 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0523 s s