Esperanta Civito

Balota deklaro de Marco Cattaneo (Verda Listo)


Saluton, mi estas Marco Cattaneo, el Italio, dudekokjara ano de Esperanto Radikala Asocio. Mi volas prezenti al ĉiuj vi miajn proponojn por la estonta mandato de la Civita Senato, kiel kandidato de la Verda Listo.

Mi opinias ke esperanto estas rajto de la homaro: Eŭropo kaj la tuta mondo bezonas esperanton kaj la Esperantan Civiton por evolui demokratie kaj daŭreble. Ni civitanoj devus engaĝi nin por kreskigi la Civiton interne kaj ekstere.

La Esperanta Civito bezonas kreski per:
- la interreta demokratio, decidoj, kaj komunikado, per pli bona kaj granda uzado de la reto inter la civitanoj;
- la kunsidoj de la Senato kaj de la Forumo, unuavice per reta ilo (la senatanoj kaj forumanoj povas kunsidi pli ofte per interreto);
- la interŝanĝoj kaj la komercoj inter la civitanoj, eble ankaŭ kreante Civitan Komercan Ĉambron;
- la rilatoj kun ĉiuj, kiuj ne havas la esperantan civitanecon, unuavice per la traduko de la Konstitucio kaj de aliaj materialoj je dispono en la retejo, kaj per la disvastigo de la idealoj kaj celoj de la Esperanta Civito, kun speciala zorgo pri la landoj, en kiuj oni ne havas referenculojn aŭ civitanojn;
- la solidareco inter la civitanoj, per la servo "Verdastelo", jam elprovata de ERA, kiu ebligas reciprokan helpon en la kuracadoj kaj asistadoj de gravaj kaj ekstremaj malsanoj per transnacia civitana helpo.

Mi kore kaj civitane salutas vin.

Marco Cattaneo

[HeKo 495 2-C, 25 nov 11]

Komentarias sen. Perla Martinelli:
La servo "Verdestella" de ERA uzas la Ruĝan Krucon kaj la Ruĝan Lunarkon, sed ne la Ruĝan Kristalon. Ĝi estos proponebla nur post la adopto de la oficiala insigno de Esperantio por la unua helpo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0581 s s