Esperanta Civito

"Heroldo" eliras el sia redakcia krizo


Post la decido de la Administra Komitato de LF-koop, kaj relative longa trejniĝo pro diversaj malfacilaĵoj, sen. Anna Bartek estas preta transpreni la redaktadon de "Heroldo de Esperanto", kadre de teamo kie sen. Dieter Rooke restas kongresa redaktoro, kaj kunlabore de c-ino Perla Martinelli kaj sen. Giorgio Silfer. La formala nomumo estas proponita al la ĝenerala Asembleo de LF-koop, meze de aprilo.

"La malfacilaĵoj estis kaj teknologiaj kaj personaj, ĉar mi bezonis adekvatan preparon" konfesas Anna Bartek, kiu bedaŭras ke ne eblis eviti malfruon en la produktado de la gazeto.

La problemo de la ĉefredaktoreco daŭras jam de aŭtuno 2010, sed ĝi manifestiĝis plej negative en la pasinta aŭtuno, kiam la subita rezigno de la tiucele trejnita c-ino Etel Zavadlav koincidis kun la migro de c-ino Martinelli (redaktanta la trian paĝon, dediĉitan al kulturo) al Andaluzio kaj kun la reorganizo de la stabo en la Esperanto-Domo de KCE. El tiu konjunkturo iom suferis ĉiuj periodaĵoj de LF-koop, sed danke al la plurjara sperto de la koncernaj redaktoroj nek "Literatura Foiro" nek "Femina" malfruas.

La aperado de "Heroldo de Esperanto" eliros el sia perturbo unuavice per la numeroj de 2012, kompletigonte iom post iom la kolekton 2011. La gazeto, en sia pli ol 90-jara historio, suferis pro devigaj paŭzoj en 1936 kaj dum la dua mondmilito. La nuna konjunkturo pruvas, ke nuntempe neniu ekster LF-koop kapablas produkti tiel oftan periodaĵon. LF-koop ĝis nun eldonis dek kvin jarkolektojn sinsekve. Interalie kreskis la aperofteco: ne plu dek ses, sed dek sep numeroj jare, do ĉiun trian semajnon.

Danka penso iras al la fidela abonantaro.

[HeKo 501 3-B, 17 mar 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0367 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0789 s s