Esperanta Civito

La Konsuloj difinis la inaŭguran sesion

La eliranta kaj la eniranta Konsuloj kunsidis hieraŭ en Francio, prepare al la inaŭgura parlamenta sesio, okazonta en la tre bela municipa konsiliejo de Loklo 16 aprilo 2012. La urbodomo de Loklo estas fakte la plej ofte uzata por la parlamentaj sesioj de la Esperanta Civito, kiu ne havas kurion,* laŭ la reglamentoj de la Senato kaj de la Forumo.

Dum la kunsido sen. Marie-France Conde Rey difinis la estontan Kapitulon, kiu konsistos el naŭ personoj. Al la jam anoncitaj kandidatoj aldoniĝas sen. Martin Mbazumutima kiel vickonsulo pri la Tria Mondo kaj sociaj forumoj, kaj c-ino Miroslava Kirova kiel vickonsulo pri internaj aferoj. Se la Senato ratifos la proponon, la nova Kapitulo konsistos el kvin viroj kaj kvar virinoj, inkluzive de la Konsulino.

Por emfazi la regon de la ekzekutiva povo super la Civita banko, la nuna prezidanto de la fonduma konsilio (sen. Giorgio Silfer) rezignos favore al la Konsulino. Krome, el la Kapitulo venos la propono (fakte deviga) ke la fonduma konsilio kooptu kvaran membron. Sen. Silfer (kiu estos, se la Senato ratifos, vickonsulo pri financoj) aparte insistis pri sia anstataŭigo, por ke lia graveco estu limigita kaj lia rolo estu klare subordigita al tiu de la ĉefo de la ekzekutiva kaj leĝodona povoj, elektita rekte de la esperanta popolo, nome Marie-France Conde Rey.

La kunsido pritraktis ankaŭ la enhavon de la inaŭguraj paroladoj kaj la gravecon de la simboloj. Probable, apud la jam konstitucie koditaj, kaj la leĝe aprobita Ruĝa Kristalo (anstataŭ Ruĝa Kruco), estos proponita la enkonduko de specifa salutvorto ene de la civitanaro (kvankam ne izole distinga, male ol okazis per alia specifa salutvorto, uzata de jugoslaviaj esperantistoj post la dua mondmilito).

Kompreneble estis ankaŭ difinitaj la tagordoj de la sesioj de la du branĉoj de la Parlamento, el kiuj unue okazos la foruma.

[HeKo 502 4-C, 30 mar 12)

* Laŭ signifo 4 en PIV. Interalie, se homo loĝas en Berno kaj ne estas analfabeto, li povas legi la vorton "Curia" sur la fasado de la svisa parlamentejo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0576 s s