Esperanta Civito

Ĉu unu prezido forigas alian?

Post Fondumo Pro Esperanto, ankaŭ la (finance, ne laŭ nemoveblaĵoj) pli riĉa Esperantic Studies Foundation en aprilo ŝanĝis sian kupolon.

Se por FPEF temas pri la prioritatigo de la politika povo super la ekonomia, por ESF la klarigo ŝajnas pli banala: la aĝo de la ĝisnuna prezidanto Humphrey Tonkin (baldaŭ 73-jara). Se por la Civita "banko" estis antaŭvideble ke ĝin prezidos persono elektita de la popolo, por ESF estis same antaŭvideble ke la nova prezidanto rezultos el interna decido, pro la ordinara mekanismo de fondumo.

Tonkin prezidis sian fondumon ekde ĝia naskiĝo, do dum entute kvardek du jarojn sinsekve (!). Evidente la nova prezidanto, Mark Fettes, pravas komentarii: “La gvido de d-ro Tonkin estis esenca por la disvolviĝo de ESF. Mi tre kontentas ke li restos en la estraro, kie ni povos daŭre profiti de lia sperto kaj saĝo.”

Laŭ prezidanto Fettes, ESF "transiras de ĉefemfazo pri esplorado kaj akademia studado al pli anticipa investado en la disvolviĝo de la interreta esperanto-komunumo." Ĉu tio signifas pli da atento (kaj mono) por Edukado.net kaj Lernu.net? Aŭ ion vere novan, ekzemple sponsori la "indianojn", kiuj tiel avangardas, por “grandskala investado en klopodoj plividebligi esperanton en la interreto"?

Unu afero estas (preskaŭ) certa: la ESF-prezidantiĝo igas malpli probable, ke Fettes iĝos prezidanto de UEA.

[HeKo 510 6-A, 28 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0580 s s