Esperanta Civito

Grava svisa gazeto raportis pri CDELI

La 10an de decembro 2012 aperis en la plej prestiĝa ĵurnalo NZZ (Neue Zürcher Zeitung) artikolo pri la 125-jara jubileo de Esperanto.

La ĵurnalisto vizitis la urban bibliotekon en La Chaux-de-Fonds kaj raportis siajn personajn impresojn pri la interlingvistika sekcio CDELI, gvidata de s-ro Claude Gacond. 

NZZ uzis la ĉiaman esprimon pri "vane esperantaj idealistoj kaj polvokovritaj malsukcesoj" kaj tiel plu kontribuis al la negativa bildo de nia lingvo.

La ĵurnalo estas konata kaj en Svislando kaj tra la mondo kiel dekstrema kaj konservativa laŭtparolilo de la burĝa klaso.

(Dieter Rooke, vicprezidanto de KCE kaj Civita senatano (Ruĝa grupo)

[HeKo 523 6-B, 4 jan 13]

S-ro Isván Ertl komentarias:
Sen. Rooke misprezentas la artikolon de NZZ, en kiu nenie troveblas la "ĉiama esprimo" pri "vane esperantaj idealistoj kaj polvokovritaj malsukcesoj". Fakte, NZZ prezentas Esperanton, precipe buŝe de Mireille Grosjean, sufiĉe pozitive.

Sen. Dieter Rooke respondas:
Tutcerte ne ekzistas en la artikolo de NZZ la esprimo: "Vane esperantaj idealistoj kaj polvokovritaj malsukcesoj". La artikolo estis skribita en la germana lingvo. Tial mi esperantigis koncize la ĉefan enhavon. 
Ghi restos en la memoro de ĉia ordinara germanlingva leganto -- precipe gravuriĝas la negativaĵoj. La diro de M. Grosjean pri pacifismo nur konfirmas mian prijuĝon. (NZZ ne estas pacifisma organo, sed ŝoviniste dekstrema ĵurnalo)
.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0653 s s 
  Total: 0.0799 s s