Esperanta Civito

Eraraj asertoj de Osmo Buller


Dum lastatempa prelego en Finnlando la direktoro de Universala Esperanto-Asocio, s-ro Osmo Buller, faris plurajn erarajn asertojn. Ni atentigas nur pri unu alineo de lia prelego:

[1] Oni povas miri, kiel bone UEA tamen konservis la plej grandan parton de sia membronombro.
UEA konservis nek la pli nek la plej grandan parton de sia membronombro, se temas pri asociaj membroj, ĉar ĝi perdis pli ol du trionojn de la asocia membraro, kompare kun la fino de la 1980aj. Rilate al la individua membraro, kompare kun 1933 ĝi perdis preskaŭ la duonon (pli ol la duonon, se juĝi laŭ la voĉrajtaj); kompare kun la pli ol sep mil komence de la 1990aj ĝi perdis inter 30% kaj 40%, laŭ la faktoroj.

[2] SAT estis iam pli-malpli same granda, sed nun ĝia membraro estas apenaŭ dekono de IM de UEA.
Neniam SAT estis pli-malpli same granda kiel UEA. Nur tuj post la dua mondmilito ĝi estis pli-malpli tiel granda kiel Internacia Esperanto-Ligo (kiu ne estis UEA). Hodiaŭ SAT deklaras ĉirkaŭ sescent membrojn, kio estas ĉirkaŭ okono de UEA; se SAT mensogas, tiam s-ro Buller pravas.

[3] Heroldo de Esperanto konkurencis iam kun la revuo Esperanto pri la nombro de abonantoj, sed nun ankaŭ ĝi ŝajne falis al dekono kaj eble eĉ ĉesis aperi.
Neniam HdE konkurencis kvante kun la organo de UEA, ĉar kiel sendependa gazeto ĝi apenaŭ atingis tri mil abonantojn (el kiuj la duonon en Germanio) antaŭ la nazia reĝimo. Nur inter 1937 kaj 1940, kiam HdE fariĝis unu el la du informiloj de la skisminta Internacia Esperanto-Ligo, ĝi superis kvante la organon de UEA. Fine de la Sikorska-epoko HdE havis milcenton da abonantoj. Ke HdE nun havus nur centon kaj eĉ mortis estas  "wishful thinking" de s-ro Buller kaj lia satelito Kniivilä. Pri la kvalita supereco (ĉefe de kiam la UEA-organo estas redaktata de s-ro Stano Marĉek), s-ro Buller prudente silentas.

[4] La pozicio de UEA kiel la ĉefa reprezentanto de la parolantoj de Esperanto estas tute klara. La ekstera mondo cetere, UN kaj Unesko ĉekape, agnoskas tion jam de longe, tenante oficialajn rilatojn nur kun UEA.
Ekzistas internacia organizo ĉe Unesko en pozicio multe pli grava ol UEA (je valoro de Unesko-agentejo pri literaturo), kaj per ĝi esperanto estas plene reprezentata, kvankam ties esperanto-sekcio havas nenian rilaton kun UEA.

Spite la erarajn asertojn de ĝia direktoro, ni deziras longan vivon (vivon, ne agonion) al la Asocio.

[HeKo 535 5-A, 30 jun 13]

Giorgio Silfer komentarias:
La angla esprimo "wishful thinking" havas esperantan (eĉ zamenhofan) ekvivalenton: "pia deziro".

La redakcio dankas.

Redaktoro de "Heroldo de Esperanto" atentigas
pri ĉi tiu komuniko de Osmo Buller al la Komitato de UEA, 2 jul 13:

La malkresko de la nombro de individuaj membroj de UEA plu daŭras. La 30-an de junio la nombro estis 4.646, en la sama dato antaŭ unu jaro 4.673. La deficito de 27 membroj estas ankoraŭ tiel malgranda, ke post unu-du monatoj la diferenco povus normale esti eĉ pozitiva. Tamen, en novembro-decembro pasintjare aldoniĝis kelkdeko da membroj rezulte de la kampanjo por varbi donacojn al Fondaĵo Canuto. Per ĝi oni celis atingi pli ol 5.000 membrojn, por ke la nombro de komitatanoj B restu 6. Se nenio pozitiva okazos en la dua duono de tiu ĉi jaro, mi supozas, ke la fina membronombro de 2013 estos ĉ. 4.900.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0610 s s