Esperanta Civito

Fiksita la Kortuma aŭdienco pri sen. Rooke

La kunvokanto de la Kortumo, c-ano Bertil Nilsson, fiksis la daton kaj lokon de la aŭdienco pri la kazo Dieter Rooke. Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio, 13 decembro 2013 je 11h00. Kvankam la koncernato ricevos apartan kunvokleteron, la komuniko tra la Civita organo jam sufiĉas por la valideco de la kunvoko.

Fizike ĉeestos du kortumanoj, dum la tria sekvos la enketan procedon per skajpo. Ankaŭ sen. Rooke rajtos partopreni per skajpo. La denuncinto, c-ano Marek Bamberski (el la sama listo kie ĉefkandidatis Rooke en 2011) devos teni sin je dispono por eventualaj demandoj, ĉiam per skajpo. La Konsulo, kiu prezidas la Senaton, ankaŭ fizike ĉeestos en la Esperanto-Domo, kaze de bezono.

La Kortumo ne arbitracios: ĝia tasko estas nur verdikti ĉu okazis aŭ ne la koruptoklopodo fare de sen. Rooke, kaj je kioma grado de graveco. La verdikto estos liverita al la Konsulo, kiu transdonos ĝin al la Senato, okaze de la sesio kunvokota al Budapeŝto en majo 2014, se la imputito ne apelacios.

En kazo de demisio, civitanon Rooke tuj anstataŭos la unua el la neelektitoj en la Ruĝa Listo.

[HeKo 544 4-C, 16 nov 13]

Komentarias Etel Zavadlav, ruĝa senatanino:
Se la Kortumo verdiktus malfavore al kolego Rooke, mia grupestro, ankaŭ mi voĉdonus por lia deviga demisio, laŭ la artikolo 6 de la Senata reglamento: la klasbatalaj Esperantianoj ne estas reprezenteblaj de koruptanto.

Misinformas Kalle Kniivilä:
La kortumo supozeble decidos pri ekskomuniko de Dieter Rooke el la Civita komuneco. Valerio Ari mem ĉeestos la kunsidon fizike – la tempo kaj loko evidente estis elektitaj por ebligi tion. La akuzato havas la rajton sekvi la proceduron rete, sed Dieter Rooke ne povos tion fari, eĉ se li volus.

Repliko:
Kiel klare skribite, la kortuma "
tasko estas nur verdikti ĉu okazis aŭ ne la koruptoklopodo fare de sen. Rooke, kaj je kioma grado de graveco". La deviga demisio de senatano estas decidebla nur en la Senato. Inter la personoj kiuj devas teni sin je dispono, por fizika aŭ skajpa ĉeesto, ne situas la indikita nomo, nek tiu de membro de la Kapitulo, krom la Konsulo mem. Neniu komuniko de sen. Rooke alvenis al la Kortumo pri lia eventuala kontumaco.



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0552 s s