Esperanta Civito

Tago de la Gepatra Lingvo: tri sloganoj


Hodiaŭ estas la Tago de la Gepatra Lingvo. Nu, ĝi estas certagrade ankaŭ la tago de la denaskaj esperantistoj. Bona okazo por proponi tri sloganojn kaj komentarii ilin.

"Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio".
Ni donas la prioritaton al la lingvo, al lingvo kiu eventuale ne estas la oficiala, nome la idiomo per kiu la ŝtato parolas al ni kaj postulas esti alparolata. Eblas ke la gepatra lingvo ne estas tiu idiomo. Eblas ankaŭ, ke la subjekto libere elektas alian por esprimi sian identecon.

"Nenies lingvo estas malamika al mi, sed nur ĝia altrudanto kontraŭ mia volo".
La konflikto inter la gepatra lingvo (se ĝi estas minoritata) kaj la majoritata lingvo fontas el ribelo kontraŭ altrudo. Defendo estas jure pravigebla nur se ekzistas atako.

"Ŝirmi sian lingvon kaj sian kulturon ne kontraŭ sed ankaŭ per alies lingvoj kaj kulturoj".
Alivorte: la fremdaj lingvoj povas esti resurso, faktoro de kresko, elemento de maturiĝo en la gepatra lingvo mem, kiel komunikilo kaj kiel identigilo.

Se mia gepatra lingvo estas esperanto, mia loko estas kun tiuj kiuj vidas en ĝi ankaŭ identigilon.

Se nenies lingvo estas principe malamika, mia loko ne estas kun tiuj kiuj apriore vidas en la angla lingvo malamikon.

Se mia gepatra lingvo estas esperanto, des pli mi bezonas lerni aliajn lingvojn por firmigi mian esperantan identecon tra pli kaj pli transnacia kulturo.

Konkludo: se mi estas denaska esperantisto, mi nature inklinas al raŭmismo – la sola alternativo estus milda skizofrenio.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 324 3-A, 21 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0671 s s 
  Total: 0.0830 s s