Esperanta Civito

KCE havos novan informan organon


Dum la pasinta jarcento Kultura Centro Esperantista havis propran informilon: "Monata Cirkulero", kiun en la nuna jarcento anstataŭis regula rubriko en "Heroldo de Esperanto". Por dissendi al sia klientaro la informojn pri sia aktiveco KCE mendis kolektivan abonon ĉe LF-koop por ducento da adresoj; kompreneble ankaŭ la cetera abonantaro de HdE estis tiel amplekse informata pri la kulturcentro.

Kiam LF-koop anoncis la vendon de la gazeto al la entrepreno Lexus (majo 2016), KCE konsentis daŭrigi je la samaj kondiĉoj la kolektivan abonon ĉe la brazila eldonejo. Tial en la vendokontrakto situas la artikolo 11, kiu normigas la pagon de KCE kaj interalie diktas:

"La tarifoj por la kategorio <kolektiva abono> estos publike anoncitaj de Lexus en oktobro 2016, surbaze de kiuj KCE elektos la kategorion (ekspedo al nur unu adreso aŭ unuope al la individuaj ricevontoj) kaj la nombron da abonoj (ekde minimuma nombro da abonantoj, ankoraŭ ne fiksita)."

Pasis oktobro, novembro, decembro, eĉ januaro, sed la tarifoj ne estis anoncitaj de Lexus. Des pli grave, neniu numero de HdE aperis ĉi-jare: la lasta estis 17:2016, regule produktita kaj akurate dissendita de LF-koop.

Esperantio lastatempe spertis la tre malbonan kazon de Universala Esperanto-Asocio, kies hungara (nun eksa) redaktoro ne kapablis plenumi sian engaĝon. Certe Lexus havis multajn malfacilaĵojn, unuavice pro la bedaŭrindaj malsano kaj eĉ morto de unu el la du partneroj; sed Ĉaŭdefono ne volas trafi la saman riskon pro kiu akre suferas Roterdamo.

Tial, en dato 19 februaro 2017 la Komitato de KCE decidis rezigni pri la kolektiva abono al HdE. La Asembleo de la kulturcentro, kunvokita tuj antaŭ Pasko, decidos pri la nova informilo. Intertempe la klientaro ricevos cirkulere la paĝon preparitan por la ne aperinta unua numero de HdE en 2017.

(HeKo 634 8-B, 22 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0190 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0680 s s 
  Total: 0.0870 s s