Esperanta Civito

Tre sukcesa la dua AfrES


"La Esperanta Civito portas al Afriko la esperantan kulturon: nun estas nia vico, afrikumi tiun kulturon": tiel komentis unu el la dek ok personoj el Burundio, Kongolando kaj Ruando, kiuj partoprenis en la dua Afrika Esperantologia Semajno.

La dua AfrES, organizita de Kultura Centro Esperantista kaj Societo Internacia por la Paco Universala (Esperanto-sekcio), ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, disvolviĝis en privata kampuso de Buĵumburo (ĉefurbo de Burundio) 3-7 januaro 2008, sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer.

"Dum sep horoj tage, sed foje iom pli, tute sen laciĝo ni okupiĝis pri (inter)lingvistiko, esperanta literaturo, historio de Esperantio, tekniko de komunikado. La formado okazis tra lecionoj, diskutoj, ekzercoj, spektado de filmoj kaj aŭskultado de kasedoj kaj diskoj", diras alia partopreninto, aparte impresita de la voĉoj de kelkaj eminentaj esperantistoj, interalie tiu de William Auld en "La infana raso".

Laŭ prof. Silfer, en la dua AfrES nur du-tri partoprenantoj estis jam C-nivelaj, do malpli ol en la unua AfrES (Lomeo, jarfine 2005): "tamen tre altaj estis ĉies interesiĝo, diligento kaj kapablo asimili novaĵojn", li rimarkas.

La 8an de januaro okazis la inaŭguro de la sidejo de Afrika Esperanto-Instituto: tri lernoĉambroj kaj unu kontoro. La burundia televizio intervjuis la Konsulon de la Esperanta Civito, kaj raportis pri la progresoj de nia lingvo, danke al SIPU.

Eĉ pli da atento ricevis la renkonto inter la Konsulo kaj la Prezidento de Burundio, la postan tagon. La ŝtatestro akceptis en sia rezidejo delegacion de SIPU, kun la Konsulo. La burundia televizio elsendis tre pozitivan intervjuon plurfoje, en kvar lingvoj: franca, runda, svahila kaj angla.

[HeKo 334 5-B, 13 jan 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0558 s s