Esperanta Civito

Luis Raudon lasis la estraron de MEF

Luís Raudón Uribe lasis la estraron de Meksika Esperanto-Federacio post du mandatoj, en kiuj dum pli ol kvar jaroj li prezidis la asocion: komence anstataŭante la demisiintan Jorge Gutierrez, poste kiel plene elektita fare de la asembleo.

Dum sia estraraneco c-ano Raudón havis multajn meritojn, kune kun la cetera stabo, kie multe aktivis ankaŭ Leonora Torres kaj Estela García. Post dudekjara foresto de Meksiko en la kalendaro de internaciaj kongresoj, li sukcesis gvidi la realigon de Tutamerika Esperanto-Kongreso en Meksikurbo, kun cento da partoprenantoj, kaj mem plejparte organizis la okan landan kongreson en sia loĝurbo, Akapulko (2005). En tiuj eventoj manifestiĝis lia gusto kaj eĉ talento kiel loka historiisto (li aktivas interalie por CIIHA, Centro de Información e Investigación Histórica de Acapulco).

C-ano Raudón montris apartan sentemon en la eksterlandaj kontaktoj, al kio helpas lia formiĝo de kunordiganto de junulara interŝanĝo kaj la persona sperto en la rotaria mondo. Strebante al transnaciaj partnerecoj, li ankaŭ subtenis la aliĝon de MEF al la Pakto por la Esperanta Civito. Tiu decido altiris multajn aliĝojn al MEF: kaj de favoraj kaj de malfavoraj, kiuj eventuale post jaroj da fantomeco subite ree pagis la kotizon nur por spiti tiun decidon. Ankaŭ en tio c-ano Raudón pruvis sin ekvilibra prezidanto, ĉar la koncernaj debatoj kaj decidoj ĉiam disvolviĝis en plena demokratio. Kompreneble laŭ statuta kadenco regule okazis la landaj kongresoj, la MEF-asembleoj kaj la estrarkunvenoj, 

Dum lia prezido ekestis la kursoj ĉe UNAM (la universitato de Meksikurbo): li atribuas al si neniun meriton pro ili, sed certe MEF subtenis, laŭ siaj eblecoj, tiujn kursojn ĝuste dum lia mandato. Samperiode MEF montris ankaŭ eldonan ambicion: ĝi produktis du interesajn librojn pri la historio de Meksiko.

Plia pozitiva karakterizo de la Raudón-epoko estas la fakto, ke unuafoje la gvidado de la asocio ne dependis de unu familia nukleo, certe meritoplena kaj respektinda, sed cirkonstanco problemeca laŭ organize-filozofia vidpunkto. Bedaŭrinde ĉi tiu situacio reaperas ĝuste nun; aldone, kun manko de kontinueco kun la eliranta estraro (neniu estis reelektita). Konante la karakteron kaj la kulturon de c-ano Raudón, ni povas diveni ke, ĉe sia adiaŭo, li reagas bondezire kaj pozitive: "Feci quod potui, faciant meliora potentes" (mi faris kion mi povis, faru pli bone la kapablaj).

En la Civita Parlamento c-ano Raudón estas diligenta forumano, atenta pri la interesoj de MEF perspektive al la komuna bono. Ja li daŭre estas, ĝis la definitiva verdikto de la Kortumo, la sola instanco kiu rajtas akcepti eksiĝon.

[HeKo 352 8-B, 5 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0596 s s