Esperanta Civito

Mesaĝo de FEM okaze de la Oka de Marto

Feminismo situas ene de la progresema ideologio, same kiel la lukto kontraŭ rasismo, kontraŭ ksenofobio kaj kontraŭ homofobio, nome la ideologio laŭ kiu ĉiuj homaj estuloj estas egalrajtaj, sen distingo pri sekso, etno, religio aŭ kredo.

Esti feministino ne signifas malami la virojn. Tio eĉ ne kuntrenas la devigon rezigni pri mamzono, lipruĝo, pintaj kalkanumoj kaj orelringoj. La kerno de la afero estas postuli la povon por la virinoj, kaj ilian rajton plenumi tiun povon aŭtonome.

Absurda estas la arkaika koncepto kiu identigas la feminismajn idealojn per la plej radikala taĉmento de la historia feminismo, same kiel absurda estas la koincidigo de naciismo kaj terorismo, ĉar oni konfuzas la parton kun la tuto.

En nia socio, tra la amaskomunikiloj – estrataj plejofte de viroj – ni heredis bildon pri feminismo kiel subprema ideologio, laŭ kiu feministino estas, esence, malfacila virino. Regas unukolora kaj unudimensia koncepto pri feminismo, kiu identiĝas kun la separa feminismo, la plej radikala skolo de la feminisma movado de la jaroj 1970aj. Ĉi tiu radikala skolo asertis ke, ĉar la viro estas rekta ekspluatanto de la virino, ŝi devus distanciĝi de la viro, “sen ajna pakto kun la malamiko”.

En la popola imago, feministino estas virino kiu volas esti pli forta ol la viroj, aŭ kiu volas vivi sen viroj, aŭ kiu volas esti viro.

Tamen feministino neniel difinas sin funkcie al siaj rilatoj kun la viroj, sed funkcie al la rilatoj kun si mem kaj kun la aliaj. Feministino estas la virino kiu volas esti konsiderata kaj traktata kiel homa estulo, kaj tial pretendas sociajn rimedojn kiuj garantiu la koncernajn rajtojn: je la kontrolo pri sia korpo, inkluzive la rajton je konscia patriniĝo, je la fino de socia kaj salajra diskriminacioj, je la postakuŝa libertempo, je la subvenciataj infanĝardenoj...

Feministino estas la virino kiu strebas al la rajto ĝui sian bonstaton kaj deziras esti juĝata kiel individuo, antaŭ ol membro de grupo kun unusola personeco, unusola socia funkcio kaj unusola alirvojo por feliĉo.

Feministino estas la virino kiu kredas valori per si mem, ne kiel perilo por la realigo de alies celoj: tiuj de siaj infanoj, de siaj ĉefoj, aŭ de siaj partneroj.

Feminismo ne celas deklari la interseksan militon, sed malfermi rediskuton pri kelkaj arkaikaj roloj, ekde tio kion nia socio konsideras vira kaj virina. Ne rezultante el natura tendenco, tiuj roloj estas sociaj konstruoj por fortigi la artefaritan disigon inter viroj kaj virinoj, por profundigi distancon kreitan por konservi malekvilibran kaj maljustan povostrukturon, kiu verdire punas ambaù seksojn. Dum la lasta jarcento, tiaj konstruoj, kiuj daŭris jarmilojn, frakasiĝis. La virinoj, en sia strebo redifini sin, devigis la viron fari same.

Feminisma Esperanta Movado aliĝas al la supraj konceptoj, inspiritaj de gravaj aktivulinoj kiel Lucía Etxebarría, kaj proponas ilin kiel diskutbazon kaj ideologian platformon.

Konsekvence FEM :

  1. dekomence akceptas la kunlaboron de viroj;
  2. taksas prioritataj la subtenon al la esperantlingvaj senedzaj patrinoj, la lukton kontraŭ generacia diskriminacio inter virinoj, la apogon al neperfortaj vivostiloj;
  3. akceptas kiel parton de tiuj prioritatoj la konscion ke responsema regado de la naturmedio ne eblas sen spaco por demokratio, kaj demokratio ne eblas sen plena partopreno de virinoj;
  4. denuncis kaj denuncas la diskriminacion kontraŭ virinoj, rimarkeblan en la misproporcia reprezento de virinoj en la gvidaj organoj de Esperantio, kun pozitiva escepto en la Esperanta Civito;
  5. konsideras la batalon kontraŭ gramatika genrismo aŭ la "ri"-manion kiel fenomenojn marĝenajn kaj marĝenigajn, kiuj certagrade malhelpas la atenton pri la realaj problemoj de la virina kondiĉo en Esperantio;
  6. emfazas la bezonon engaĝi sin favore al la agnosko pri milito kiel socia krimo, same kiel okazis pri sklaveco, por ke ĉiuj virinoj donu al pacifismo la klaran signifon de totala militrifuzo.

Vivu la Oka de Marto!

Feminisma Esperanta Movado

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0622 s s