Esperanta Civito

Dato neglektita survoje al Pac-Nobelo

Laŭ la afabla permeso de la aŭtoro kaj de la eldonejo LF-koop, ni diskonigas la ĉefartikolon de la presata numero de "Heroldo de Esperanto" (13:2008).

* * *

Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, dissendis gazetaran komunikon pri lingvaj rajtoj okaze de la Eŭropa Tago de la Lingvoj, 26 septembro 2008 (ja kopion de pli frua deklaro ĉe Unuiĝintaj Nacioj), sed ŝi forgesis pri 21 septembro 2008. Efektive multaj neglektis, ankaŭ ĉi-jare, la 21an de Septembro. Kio tamen ne estas facile pardoninda al asocio kiu aspiras al la Nobel-premio pri paco. Ĉar la 21a de Septembro, karaj miaj, estas la Internacia Tago de Paco.

Eĉ pli fama ĝenerala sekretario, Ban Ki-moon, faris nenion, krom dissendi apenaŭ legitan kelklinian mesaĝon. Tamen UN mem lanĉis ĉi tiun internacian tagon, en 1981, kaj decidis en 2001 pri definitiva dato. La decido (rezolucio 55/282 de la Ĝenerala Asembleo) okazis nur kvar tagojn antaŭ la atako kontraŭ la ĝemelaj turoj...

La 21a de Septembro devus esti tago de pafoĉeso. En 2008 estis dimanĉo de Ramadano, kaj je la sunsubiro Pakistano spertis unu el la plej sangaj atencoj de sia ĵusa historio: minkamiono torpedis kontraŭ hotelo Marriott. La milito do ne paŭzis. Eĉ sen pafo: tagiĝe jam mortis itala kaporalo en Afganio – en sia lito, pro subita misfarto.

La 21an de Septembro devus okazi procesioj de infanoj favore al paco. En 2008 la plej rimarkinda parado okazis en Teherano, memore pri la 28a datreveno de la iraka atako. Prezidento Ahmadineĵad’ ne uzis pacifisman vortaron, eĉ se irana esperantisto povus lin traduki per rimo: "Antaŭ ol li povus premi la ĉanon / al kiu ajn atakonta Iranon / ni certe disfrakasos lian manon" kaj fine: "Je la minimuma movo kontraŭ la interesoj kaj landlimoj de Irano, la armeo kaj la popolo iranaj igos la malamikojn penti."

La 21an de Septembro devus silenti ne nur la pafilo, sed ankaŭ la voĉo de ĉiu naciismo. En 2008 tiutage la Akademion de Esperanto atingis letero de la 83-jara kolego Li Shijun: "Mi ne scias, kial en la Listo de Landnomoj aperis la nomoj Tajvano kaj Siberio. Tajvano estas provinco de la Ĉina Popola Respubliko, kaj ĝi ne estas reprezentata en UN, Olimpikoj aŭ aliaj internaciaj organizoj kiel lando. Apartigi kaj memstarigi tiun provincon estas politika fiintenco kontraŭ Ĉinio. Ĉu estas oportune kaj prudente por la akademio kolerigi Ĉinion per enmiksiĝo en politika kverelo? Forigu Tajvanon el la listo, se vi ne intencas kolerigi la ĉinan esperantistaron, kiu aktivadas por la prospero de nia lingvo."

La 21a de Septembro estus tago de amo. Paco en la runda lingvo sonas Amahoro. Ho, jes pri amaj horoj temis en almenaŭ unu raporto en la internacia gazetaro 21 septembro 2008. Ĉiu okupiĝis pri brazila sinjorino, kiu antaŭ kvindek jaroj havis tutsemajnan flirton kun la leŭtenanto de usona veselo, ankrita en Rio-de-Ĵanejro. Ŝi, Maria Gracinda (kandidata al Miss Universo 1954) karese nomis lin Coco Bonbon – reale li nomiĝas John McCain kaj nun kandidatas al prezidento de Usono.

Japana poeto skribis: la floro plej parfuma / radikas en la putra tero / kial mi en paco / inter tiom da amoj / pensas nur pri ruboj?

(Giorgio Silfer)

[HeKo 369 8-B, 6 okt 08]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0548 s s