Esperanta Civito

Burundio estas parto de Rundlingvio

La Lingva Komitato respondis lastatempe al kelkaj demandoj, kiuj venis de afrikaj Esperantianoj. Ĉiu detalo aperas en la oktobra numero de "Literatura Foiro".

La plej rimarkinda el la demandoj koncernis la radikojn rund- kaj Burund(i)-. Kvankam ne unuanime, la LK-anoj rekomendas uzi la pli internacian "Burundio" por la lando, kaj la vorton "runda" por la lingvo. Ekzemple: "la runda estas parolata ankaŭ ekster Burundio". En PIV 1 la radiko ne aperas.

Kvankam la decidoj de la Lingva Komitato havas nur konsilan valoron (kiu fariĝas normiga nur se ekzistas dekreto el la Kapitulo), en HeKo ni aplikos la supran decidon.

[HeKo 372 4-C, 28 okt 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0617 s s