Esperanta Civito

Esperanta Kongreso pri Afriko

Al la 16a Kongreso de Unuiĝo Togolanda pri Esperanto

Estimata prezidanto, estimataj gekongresanoj,

Pere de c-anoj Koffi Doumegnon kaj Koffi Gbeglo, grandaj aktivuloj de Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando kaj de Afrika Centro Esperantista, mi salutas vian landan kongreson, gratulante ke ĝi estas jam la deksesa, en la historio de la togolanda Esperantio. Kaj mi kaptas la okazon de ĉi tiu bondezira saluto por anonci gravan projekton: Esperanta Kongreso pri Afriko.

La propono organizi afrikan kongreson en 2010 estis lanĉita lastatempe, kadre de la Esperanta Civito. La celo ne estas la kutima esperantista kongreso, sed kongreso pri Afriko kun esperanto kiel ĉefa laborlingvo. En 1960 la plimulto de la afrikaj kolonioj atingis sian sendependecon: en 2010 eblos celebri la oran jubileon de tiu epoka evento. La Esperanta Civito strebas kunvenigi la afrikan Esperantion por studi kaj debati, retrospektive kaj perspektive, pri la nigra kontinento, kaj specife pri la rolo de la esperantlingva komunumo en Afriko.

Al tiu projekto estas bonvena la kunlaboro de ĉiuj paktintoj en Afriko: nuntempe ili estas EFEN en Niĝerio, SIPU en Burundio, TIETo en Togolando. Kompreneble ankaŭ aliaj estos bonvenaj en la Pakton kaj do en la projekton, kiu disvolviĝos kunlabore kun eŭropa partnero: Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop). La kongresfako de ĉi tiu partnero organizos la flugkaravano(j)n de ekster Afriko. La dato elektita estas la jarfino 2010, kaj la urbo estas Lomeo. Se Unuiĝo Togolanda por Esperanto eniros la Pakton, certe ĝi havos decidorajton en la organizado de la kongreso. Se ĝi ne eniros, nia surloka referenca organizo estos nur TIETo. Sed kompreneble UTE kaj ĉiuj UTE-anoj estos bonvenaj al la kongreso mem, fine de 2010.

Prepare al tiu kongreso, Togolando ricevos la viziton de la kunlaborantoj de LF-koop, kaj eble ankaŭ de la Vickonsulo pri la tria mondo, el Kamerunio. Kiel vi povas konstati, via esperantlingva komunumo situos en la fokuso de la atento de la tutmonda Esperantio. Kaj ĉiuj afrikaj esperantistoj, unuavice la subskribintoj de la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, estos en la sama fokuso. Post du jaroj ekde hodiaŭ vi povos demonstri ke vi kapablas ne nur organizi kursojn kaj turismajn aranĝojn, sed veran kongreson kun valora socikultura enhavo (kaj tamen ideologie supertendenca), tian kongreson kian la eŭropaj esperantistoj mem malfacile kapablus organizi. Vi povas levi la ganton de granda defio, kaj tiel demonstri la maturecon de la afrika Esperantio.

Kompreneble ĉi tiu kongreso havos siajn kostojn, sed de ekster Afriko venos la necesaj apogoj, se en Afriko vi montros la necesan seriozecon.

Vivu la afrika Esperantio, kies spino estas la togolanda Esperantio!

Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito 

[HeKo 378 2-C, 24 dec 08]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0498 s s 
  Total: 0.0630 s s